• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 16:54:44    
Libana Hizbullah-Partio kaj ĝia influo al situacio en Libano

cri

Post kiam Sirio proklamis, ke ĝi laŭperiode retiros sian armeon garnizonantan en Libano, oni pli kaj pli atentas pri la libana Hizbullah-Partio, kiu estis titolita de Usono kiel "terorisma organizo". Laŭ koncernaj difinoj de la rezolucio n-ro 1559 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, la libana registaro nuligos la armadon de la libana Hizbullah-Partio kaj la milicia forto de la palestinaj rifuĝintoj en la teritorio de Libano. La libana Hizbullah-Partio vizaĝas al grandega defio rilate al siaj ekzisto kaj disvolviĝo. La politika krizo kaŭzita de murdo al la libana eksa ĉefministro Rafik al-Hariri pli komplikis la problemon.

La libana Hizbullah-Partio fondiĝis en 1982 dum la periodo kiam Izraelo faris agresadon al Libano. Tiu ĉi partio prenis la taskon por rezisti la okupadon de la izraela armeo, sed neniam partoprenis en la interna milito de Libano kaj regpotenca konfliktado de diversaj sektoj. Tiu ĉi starpunkto akiris vastajn respekton kaj subtenon de la libanaj popolanoj. En 1990, post la finiĝo de la libana interna milito, oni malarmadis la armitajn fortojn de aliaj sektoj, sed lasis la Hizbullah-Partion plu fortiĝi en la rezista batalado en la suda parto de Libano. La Hizbullah-Partio ĉiam emfazas, ke ĝi ne estas "milicia forto", sed nacia rezista forto. Se Izraelo ankoraŭ okupas la teritorion de araboj, estas necese por la armita forto de la Hizbullah-Partio daŭre ekzisti.

Samtempe kun tio, la Hizbullah-Partio establis sinsekve kompleton da religiaj kaj socibonstatigaj institucioj koncernancaj kulturan, edukan, higienan, financan, komercan kaj aliajn kampojn. Per tiuj institucioj la Hizbullah-Partio liveras helpon al la libana popolo, precipe al tiuj familioj de mortintoj kaj vunditoj en la batalado. Pro tio la Hizbullah-Partio havas solidan popolamasan bazon. Sub la subtenado de Irano kaj Sirio, la Hizbullah-Partio, kun sia ĉefstabejo ĉe la valo de Bekaa en la orienta Libano, iom post iom penetriĝis al la suda kaj norda partoj de Libano, kaj eĉ al parta regiono de la ĉefurbo Bejruto, tiel ke ĝi fariĝis kvazaŭ "ŝtato en ŝtato".

Kiam diversaj militantaj sektoj de Libano subskribis la Interkonsenton de Taif en 1989, la Hizbullah-Partio fondiĝis nur 4 jarojn kaj ĝi ne posedis la kvalifikitecon por kune sidi kun aliaj sektoj. Tamen la Hizbullah-Partio neniam forlasis sian klopodon por posedi pli da parolrajto rilate al la internaj aferoj de Libano. De 1993 ĝis 2003, la Hizbullah-Partio plurfoje partoprenis en la elektado de la libana Nacia Asembleo kaj akiris grandegan sukceson. Nuntempe la Hizbullah-Partio posedas 8 sidlokojn en la Nacia Asembleo. Kun la retiriĝo de Izraelo el la suda parto de Libano en 2000, la rezista misio de la Hizbullah-Partio iom post iom proksimiĝas al la fino, kaj la partio vizaĝas al doloriga "transformiĝo" kaj danĝero de malarmado.

Antaŭ nelonge ĝenerala sekretario de la Hizbullah-Partio Hassan Nasrullah diris, ke se la libana opozicia partio ne observos la Interkonsenton de Taif, la Hizbullah-Partio "renversos ĉiujn klaŭzojn en la interkonsento".