|
La 10-an de marto, en la gazetara konferenco okazigita de la regula jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, ĉina agrikultura ministro Du Qinglin esprimis, ke de la lastaj jaroj la kunlaboro de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo en la agrikultura kampo senĉese plivastiĝas, la kunlaboro kaj interfluo pri agrikulturo pluapaŝe fortiĝas, kaj ankaŭ perspektivo de la kunlaboro estas tre vasta.
Laŭ konigo, la kunlaboro inter la du bordoj en agrikulturo komenciĝos en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. Dum la pasintaj 20 jaroj, la du bordoj faris specialan kunlaboron en agrikultura tekniko, organizis eksperimentejon de agrikultura kunlaboro, kaj la eksperimentejo akiris riĉajn atingojn. Du Qinglin ankaŭ promesis, ke estonte la koncernaj departementoj de Ĉinio daŭre kreos bonajn kondiĉojn por vendado de taiwan-aj agrikulturaj produktoj en la ĉeftero.
Laŭ statistiko, en la pasinta jaro la totala sumo de vendado de taiwan-aj agrikulturaĵoj en la ĉeftero superis cent milionojn da usonaj dolaroj, je 10,4% pli multe ol tiu en la antaŭlasta jaro.
|