• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 19:29:25    
Komitatanoj de ĈPPIK elmetis proponojn pri dubordaj rilatoj kaj socia distribuado

cri

La 10-an de marto, la 3-a Sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso okazigis la 4-an plenan kunvenon en Pekino, kaj parto de la komitatanoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco faris la paroladon pri la dubordaj rilatoj, socia distribuado kaj aliaj varmpunktaj problemoj.

Pri la dubordaj rilatoj, komitatano Wu Guozhen diris, ke "Kontraŭ-secesia Leĝo" baldaŭ aprobota de la 3-sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso konformas al la bazaj interesoj de ĉiuj gefiloj de la ĉina nacio, inkluzive de la taiwan-aj samlandanoj, kaj donos profundan influon al disvolvo de la duborda rilatoj, bremso de la secesia agaĉo de homoj intencantaj sendependigi Taiwan, kaj protekti pacon kaj stabilecon de la regiono de la Taiwan-a Markolo.

Pri problemo de la socia distribuado, komitatano Jing Tiankui diris, ke por solvi tiun problemon, la registaro devas disvolvi la rolon de imposto en reguligado de la enspeza distribuado.

En la parolado, komitatanoj ankaŭ esprimis siajn opiniojn kaj elmetis aktivajn proponojn pri aliaj multaj problemoj.