• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-11 11:04:39    
Ĉindevenuloj, ĉinaj elmigrintoj kaj studentoj alte taksas gravan paroladon de Hu Jintao kaj "Kontraŭ-Secesian Leĝon"

cri
De la lasta tempo, la ĉindevenuloj, ĉinaj elmigrintoj kaj studentoj sinsekve alte taksas la kvar opiniojn prezentitajn de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao pri disvolvo de rilatoj inter la du bordoj kaj la "Kontraŭ-Secesian Leĝon" ellaboritan de la Tutlanda Popola Kongreso.

Prezidanto de Togolanda Amika Asocio de Ĉindevenuloj Xie Yanshen diris, ke la parolado de Hu Jintao montris direkton kaj liveris novan ŝancon por pace solvi la problemon de Taiwan, kaj ellaborado de la "Kontraŭ-Secesia Leĝo" estas tre akurata kaj necesa.

Prezidanto de la Akcela Asocio pri Paca Reunuigo de Ĉinio en Ekvadoro Shen Dayan diris, ke la grava parolado de Hu Jintao plej konformas al la komunaj interesoj de la ĉinaj popolanoj ĉe ambaŭ bordoj.

Prezidanto de la Unio de Akcelaj Asocioj pri Paca Reunuigo de Ĉinio en Kanado Zhan Wenyi montris, ke en sia parolado, Hu Jintao montris la firman decidemon kaj seriozan starpunkton de la ĉinaj registaro kaj popolo kontraŭ secesio kaj por protekti la teritorian integrecon de ŝtato.

La ĉinaj studentoj en Britio kaj en Pjongjango de Koreio estis organizitaj de la ĉinaj ambasadorejoj por lerni kaj diskuti pri enhavo de la du sesioj.