• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-11 15:52:46    
Eskaladiĝis perfortaj atakoj antaŭ fondiĝo de iraka nova registaro

cri

En la 10-a de marto ĉe iu moskeo de la ŝijaismaj moslemoj en la iraka norda urbo Mosul okazis sinmortiga eksplodiga evento, kiu kaŭzis morton de 47 kaj vundiĝon de pli ol 90 homoj. La publiko rimarkis, ke antaŭ la interkonsiliĝado de diversaj irakaj sektoj pri organizado de la nova registaro kaj la okazigo de la unuafoja kunveno de la transira Nacia Asembleo en la 16-a de marto, oni komencis novan tajdon de perfortaj atakoj en Irako.

En la lastaj tagoj la irakaj armitaj fortoj senĉese atakis la usonan armeon garnizonantan en Irako kaj la irakajn policejojn, murdis armeajn oficirojn kaj soldatojn, murdis kaj forkaptis altarangajn oficistojn de la registaro kaj plurfoje faris atakojn al ŝijaismaj moslemoj kaj kurdoj. En la 10-a de marto, 2 lokaj policestroj de la bagdada regiono estis mortigitaj en atakado de neidentigitaj armitoj, 1 usona soldato estis mortigita en bomba atako kaj alia soldato vundiĝis kaj iu laboranto de la kurda televizio en la iraka norda urbo Kirkuk estis pafe mortigita. En la 9-a de marto, la iraka polico sume trovis 41 kadavrojn en la okcidenta kaj meza partoj de Irako, plejparte de ili estis irakaj soldatoj. Krome en la sama tago ĉe iu hotelo en la meza parto de Irako okazis sinmortiga ataka evento, kaŭzante morton de almenaŭ 4 homoj kaj vundiĝon de 40 homoj, inkluzive de 30 usonanoj. En la 8-a de marto, altaranga oficisto de la iraka Ministerio de Internaj Aferoj Ghazi Mohammed Issa estis pafe mortigita en Bagdado.

Estas rimarkinde, ke lastatempe la irakaj armitaj organizoj refoje lanĉis forkaptan agadon celantan fremdlandanojn, kiuj partoprenas en la postmilita rekonstruado de Irako. En la 9-a de marto, iu armita organizo de la irakaj sunaismaj moslemoj, nomata "Islama Armeo en Irako", publikigis videobendon sur la interreto pri forkapto de 2 sudanaj ŝoforoj, kiuj laboras por iu turka kompanio.

Analizistoj opinias, ke tiuj atakaj aktivadoj estis lanĉitaj de du fortoj: unu de la armita organizo gvidata de Abu Musab al-Zarqawi, la tria gvidanto de al-Qaeda, kaj la alia de la armita forto de la irakaj sunaismaj moslemoj. Ili aŭ malkontentas pri la okupado al Irako fare de la usona armeo, aŭ nevolonte vidis tion, ke la sunaisma sekto fariĝis minoritato post la ĝenerala elektado. Tial ili provis veki internan kaoson pere de atakado al ŝijaismaj moslemoj kaj kurdoj por malhelpi la estontan politikan procezon kaj pere de minaco al fremdlandanoj laborantaj en Irako por influi la procezon de postmilita rekonstruado.