• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-11 17:07:14    
Unuiĝintaj Nacioj apelaciis plifortigi kontraŭ-terorisman kunlaboradon

cri

La 10-an de marto en Madrido de Hispanio fermiĝis la 3-taga internacia pinta kunveno pri "demokratio, kontraŭ-terorismo kaj sekureco". En la ferma ceremonio ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan faris raporton pri "la tutgloba kontraŭ-terorisma strategio", emfazante, ke diversaj landoj de la tuta mondo devas plifortigi kunlaborojn por bati terorismon. Oni povas diri, ke tiu ĉi raporto de Kofi Annan estis la brila punkto en ĉi-foja pinta kunveno, precipe en la nuna momento, ke diversaj landoj havas malsamajn vidpunktojn rilate al la batalo kontraŭ terorismo, ĉar ĝi de tute nova angulo elmetis la agadan programon de la kontraŭ-terorisma problemo, kaj tio havas gravan signifon por frue subskribi tutgloban kontraŭ-terorisman konvencion.

Kofi Annan diris, ke terorismo estas unu el la ĉefaj minacoj vizaĝataj de la tuta terglobo en la 21-a jarcento. Unuiĝintaj Nacioj kompreneble devas pli multe atenti pri la problemo de terorismo. En sia raporto li elmetis 5 punktojn de kontraŭ-terorismaj strategioj, nome: diversaj landoj devas preventi kaj malhelpi okazon de terorismaj aktivadoj, por ke terorismo ne estu bonvenigata sub ia ajn cirkonstanco kun ia ajn kulturo; diversaj landoj devas nuligi rimedojn de teroristoj por lanĉi terorismajn atakojn kaj plifortigi eksportan administradon, por ke la teroristoj ne akiru nukleajn materialojn kaj grandskale mortigajn armilojn; iu ajn lando ne devas subteni teroristojn; diversaj landoj devas plifortigi sian kapablon por defendi sin de la terorismaj atakoj; kaj samtempe kun batalo kontraŭ terorismo, oni devas respekti kaj protekti homajn rajtojn. Kofi Annan ankaŭ postulis, ke diversaj fakoj de Unuiĝintaj Nacioj kunagadu por praktiki la supre menciitajn strategiojn de tutgloba kontraŭ-terorisma batalo.

Protektado de la mondaj paco kaj sekureco estas la ĉefa tasko kaj respondeco de Unuiĝintaj Nacioj, kaj kontraŭ-terorismo estas la nova neevitebla defio frontata de Unuiĝintaj Nacioj sub la novaj historiaj kondiĉoj kaj ankaŭ problemo kumune zorgata de la internacia socio. Nuntempe Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj koncernaj institucioj ellaboris sume 12 internaciajn konvenciojn aŭ leĝajn dokumentojn rilate al kontraŭ-terorismo. Post la "Septembro-11-a" terorisma evento, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj precipe fondis specialan kontraŭ-terorisman komisionon. La internaciaj kunvenoj pri kontraŭ-terorismo okazis unu post alia. En januaro ĉi-jare la 4-a speciala kunveno de la kontraŭ-terorisma komisiono de la Sekureca Konsilio okazis en Kazaĥstano. En februaro okazis la internacia kontraŭ-terorisma konferenco en Saudi-Arabio. Kaj la pinta kunveno ĵus fermiĝis en Madrido, en kiu ĉeestis pli ol 50 eksaj ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj. Tio pluapaŝe manifestas, ke la internacia socio alte atentas pri la problemo de batalo kontraŭ terorismo.