|

Posttagmeze de la 12-a de marto, la 10-taga 3-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco fermiĝis en Pekino. La fermon prezidis prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Konferenco Jia Qinglin. La sesio aprobis politikan rezolucion, kiu postulas ĉiujn partiojn, societojn kaj diversrondajn personojn de la Konferenco unuigu ĉiujn unuigeblajn fortojn kaj kontribuu forton por konstrui harmonian socion. Sinjoro Dong Jianhua, kiu ĵus eksiĝis de la ofico de administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, sinjorinoj Zhang Meiying kaj Zhang Rongming estis elektitaj kiel vicprezidantoj de la Tutlanda Komitato de la Konferenco. La politika rezolucio montras, ke la sesio tute aprobas ellabori "Kontraŭ-Secesia Leĝo" kaj opinias, ke ellabori la leĝon enkorpigas la konsekvencan starpunkton de la patrolanda ĉeftero, t.e., kun plej granda sincereco pleje klopodi por realigi pacan reunuigon. La sesio postulas ĉiujn membrojn de la Konferenco unuigi ĉiujn transmarajn patriotojn, firme oponi kaj bremsi la splitajn aktivadojn fare de la fortoj de sendependigo de Taiwan kaj fari kontribuon al akcelo de paca kaj stabila disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj kaj akcelo de la plena reunuigo de la patrolando. La sesio inaŭguriĝis en la 3-a de marto en Pekino. En la sesio pli ol 2 200 membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco aŭskultis kaj diskutis la raporton pri la registara laboro, eksplikon pri la "Kontraŭ-Secesia Leĝo (projekto)" kaj aliajn raportojn kaj faris interkonsiliĝadon kaj diskutadon pri gravaj problemoj en la ŝtata vivo ekonomia, socia kaj kultura kaj pri problemoj ĝenerate atentataj de la popolamasoj. Al la fermo ĉeestis ĉinaj gravaj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj.
|