• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-12 19:12:18    
Parolado de Chen Yunlin

cri
La 11-an de marto en Pekino direktoro de la Oficejo de Pri-taiwan-aj Laboroj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la Oficejo de Pri-taiwan-aj Aferoj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Chen Yunlin donis al ĵurnalistoj paroladon pri malica kalumnio kaj atako fare de malmultaj separatistoj pri sendependigo de Taiwan al la "Kontraŭ-Secesia Leĝo".
Li diris, ke la "Kontraŭ-Secesia Leĝo" ellaborita de la Tutlanda Popola Kongreso enkorpigas nian konsekvencan porpledon, t.e., per plej granda sincereco pleje klopodi por la perspektivo de paca reunuigo, kaj ankaŭ enkorpigas la komunan volon de la tuta ĉina popolo protekti la ŝtatajn suverenecon kaj teritorian integrecon, kaj estas ĝenerale konsentata kaj subtenata de la gefiloj de Ĉinio en- kaj ekster-landaj. Tamen malmultaj separatistoj por sendependigi Taiwan ĉiarimede malice distordas la leĝon, miskondukas kaj trompas la samlandanojn en Taiwan kaj agitas senton malamikan al la ĉeftero. Ili intencas refoje puŝi la rilatojn inter la du bordoj al danĝero, tio kaŭzas fortan indignon de la gefiloj de Ĉinio.
Chen Yunlin sincere esperas, ke la samlandanoj kaj diversrondaj prudentuloj en Taiwan ne estos trompitaj de la separatistaj fortoj de sendependigo de Taiwan kaj kune puŝos la situacion de la regiono de la markolo Taiwan disvolviĝi al paco kaj stabileco.