• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-13 19:11:37    
Hongkong-aj diversaj rondoj gratulis Dong Jianhua pro tio, ke li estis elektita kiel vicprezidanto de Tutlanda Komitato de PPIK

cri
La 13-an de marto, hongkong-aj diversrondaj personoj sinsekve esprimis graluton al Dong Jianhua pro tio, ke li estis elektita kiel vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Multaj personoj montris, ke tio sufiĉe konfirmas al Dong Jianhua lian sukcesan realigon de la orientilo de 'Unu Lando kun du Socisistemoj' en lia oficiado kiel administra ĉefo de la speciala administra regiono, kaj lia elektiĝo akcelos la rilatojn inter Hongkong kaj la ĉeftero.
Membro de Hongkong-a Leĝdona Konsilio Zeng Yucheng esprimis, ke Dong Jianhua estis elektita kiel vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, tio spegulas la altan atenton kaj konfidon de la centra registaro al Hongkong.
La 13-an de marto, ankaŭ hongkong-aj ĵurnaloj sinsekve publikigis komentojn alte taksante la historian kontribuon fare de Dong Jianhua por sukcese realigi la orientilon de 'Unu Lando kun du Socisistemoj' en Hongkong, kaj gratulis, ke li estis elektita kiel vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.