|

La "Kontraŭ-secesia Leĝo" estis ellaborita laŭ la situacio, ke lastatempe la taiwan-a instanco pliintensigas sian secesian agadon por sendependigi Taiwan kaj intencas ŝanĝi la fakton, ke la ĉina ĉeftero kaj Taiwan same apartenas al unu Ĉinio. Laŭ difino de la leĝo, Taiwan estas parto de Ĉinio, kaj la ŝtato absolute malpermesas al la secesiaj fortoj apartigi Taiwan disde Ĉinio. La ŝtato klopodas per la plej grandaj sincero kaj forto por realigi pacan reunuigon de la patrolando. Post la paca reunuigo de la ŝtato, Taiwan povos efektivigi sistemon malsaman ol tiu de la ĉeftero kaj praktiki altan aŭtonomecon. La leĝo difinas ankaŭ, ke se la secesiaj fortoj intencantaj "sendependigi Taiwan", en iu ajn nomo kaj ia ajn maniero, kaŭzos fakton apartigi Taiwan disde Ĉinio, aŭ faros gravan eventon, kiu kondukos apartiĝon de Taiwan disde Ĉinio, aŭ tute perdiĝos kondiĉoj de paca reunuigo de la patrolando, la ŝtato alprenos nepacan manieron kaj aliajn necesajn rimedojn por defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon. La leĝo faris ankaŭ apartan difinon pri tio, ke solvado de la Taiwan-a problemo estas interna afero de Ĉinio kaj ne devas esti intervenata de iu ajn ekstera forto.
La raporto pri la registara laboro sankciita de la sesio montras, ke la registaro klopodos por redukti diferencojn inter vilaĝoj kaj urboj kaj inter regionoj, kaj por konstrui la harmonian socion. La raporto montras ankaŭ, ke en 2005, la registaro ŝanĝos la aktivan financan politikon praktikatan 7 jarojn, kaj efektivigos stabilan finan politikon. La raporto difinis la ĉijaran anticipan kreskon de la ĉina ekonomio kiel 8%.
La sesio ankaŭ elektis ĉinan ŝtatan prezidanton Hu Jintao kiel novan prezidanton de la ĉina Centra Militafera Komisiono. 1 2
|