|
La 14-an de marto, en la gazetara konferenco okazigita post la fermiĝo de la jara regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao malkaŝis, ke li baldaŭ faros viziton al Hindio por difini kune kun la hinda flanko la principojn por solvi la dulandan landliman problemon.
Wen Jiabao diris, ke tiuj principoj estas persisto en egaleco kaj interkonsiliĝado, reciproka komprenado kaj reciproka cedemo, respekto al la historio kaj ellaboro de la justa kaj racia propono akceptebla de ambaŭ flankoj.
Li ankaŭ esprimis, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Hindio havas gravan signifon por Azio kaj eĉ por la mondo. Ĉinio kaj Hindio ne estas rivaloj de konkurenco, sed amikoj.
|