|
Ĉiujare la 3-a de marto estas dato, en kiu inaŭguriĝas la sesio de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Tamen de 2000 tiu ĉi dato havas alian signifon, la ŝtato konfirmis la daton kiel tagon celantan propagandon pri protektado de aŭdado—"Tago de amo al oreloj". Ĝi havas "naskiĝtagon" saman kiel tiu de la sesio de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco pro propono de Wan Xuanrong, komitatano de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.
En 1998 okaze de la 9-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, vicestro de la ĉina Resaniga kaj Esplora Centro de Surdaj Geknaboj, Wan Xuanrong prezentis proponon kun titolo "Propono pri konfirmo de tago de amo al oreloj", tio vekis altan atenton de koncernaj fakoj. Poste la ĉina Handikapula Federacio, la ĉina Ministerio pri Higieno, la ĉina Ministerio pri Eduko kaj aliaj sume 10 ministerioj kaj komisionoj interkonsente decidis, ke la 3-a de marto de ĉiu jaro estu konfirmita kiel la tutlanda "Tago de amo al oreloj". Propono de ordinara komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK vekis tiel grandan socian influon. Wan Xuanrong opiniis, ke tio montras, ke la Politika Interkonsiliĝo ludas gravan rolon en partoprenado en ŝtatregado kaj diskutado pri politikaj aferoj.
Ŝi diris, "komitatanoj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK estas elituloj, eminentuloj, specialistoj, profesoroj kaj multaj eksterpartiaj demokratoj venintaj el diversaj entreprenoj kaj profesioj. ĈPPIK havas grandan politikan entenecon ampleksantan ĉiujn partiojn, kaj organizan vastecon inkluzivantan diversajn entreprenojn kaj profesiojn."
Post ŝia elektiĝo kiel komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK la unuafoja propono estis tiel atentita, tio donis al ŝi multan fieron. Kun riĉiĝo de la sperto en partoprenado de ŝtatregado kaj diskutado pri politikaj aferoj Wan Xuanrong multe zorgas pri la vivada stato de handikapuloj. Dum la sesio de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK en 2002 Wan Xuanrong sinsekve prezentis 7 proponojn pri nuna stato kaj disvolva perspektivo de la ĉina handikapula afero. Ŝi diris, "Partoprenado fare de la komitatano en ŝtatregado kaj diskutado pri politikaj aferoj la plej grava afero estas prezenti proponojn. Ĉar la komitatanoj venis de diversaj entreprenoj kaj profesioj, tial ili bone konas la socian staton kaj popolan volon. Krome la komitatanoj ankaŭ interkomunikiĝas kun la registaro per proponado, koncentrinte saĝecon de la popolanoj. Ĉiuj niaj proponoj ricevis respondojn de koncernaj fakoj de la registaro.
Pasis 5 jaroj post konfirmiĝo de la "Tago de amo al oreloj" de 2000. Kiel funkciis aktivadoj de "Tago de amo al oreloj" en tiuj jaroj? Wan Xuanrong taksis, "Mi opinias, ke "Tago de amo al oreloj" estas bone praktikata. Ĉiujare en "Tago de amo al oreloj" mi legas raportojn de la ĵurnalismo kaj faras noton, kaj mi jam trovis, ke pli kaj pli multaj amaskomunikiloj propagandas "Tagon de amo al oreloj". Ĉiujare ni kune kun dek ministerioj kaj komisionoj funkciigas propagandon pri "Tago de amo al oreloj".
Wan Xuanrong, la komitatano ĉeestanta al la sesio de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK refoje prezentis proponojn pri zorgo al handikapulaj infanoj kaj establo de la integriga socia garantia sistemo de urboj kaj kamparaj vilaĝoj. Ŝi esperas, ke ŝi plue ludos rolon de la komitatano, atente aŭskultos koran vokon de pli ol 20 milionoj da hadikapuloj kaj donos proponojn kaj konsilojn al la registaro.
|