• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-14 15:02:02    
Praktiku koncepton pri scienca evoluigo kaj zorgu pri popola vivo

cri
La regula jara sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco sinsekve fermiĝis en Pekino. El la ĉijaraj du sesioj, oni povas vidi, ke la ŝtato-administra penso de la ĉi-sesia registaro laŭ la koncepto de scienca evoluigo havas novan progreson, kaj la decido pri opono kontraŭ la agaĉo de secesiistoj intencantaj sendependigi Taiwan fariĝis ankoraŭ pli firma, samtempe kun tio, pluapaŝe manifestiĝis la trajto de la sesioj en zorgado pri la popola vivo.

Laŭ la raporto de ĉefministro Wen Jiabao pri la registara laboro aprobita de la ĉifoja plena sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, ĝi daŭrigis la koncepton de la raporto pri la registara laboro farita pasintjare, nome la koncepto pri kontinuigebla evoluado, kun la homo kiel la bazo, kaj pluapaŝe elmetis la celon pri konstruado de la harmonia socio. La tiel nomata "harmonia socio" ja temas pri la socio kun demokratia leĝa administrado, egalrajteco kaj justeco, sincereco kaj amikeco, plena vigleco, stabileco kaj bonordo, harmonia kunekzisto de la homo kaj la naturo. De la lastaj kelkaj monatoj, la ĉefaj gvidantoj de Ĉinio jam multfoje eksplikis la penson pri konstruado de la harmonia socio. Laŭ tiu penso, la ĉina registaro ankoraŭ pli alte atentos pri akordiĝo inter la ekonomia evoluado kaj progresigo de diversaj sociaj aferoj, ankoraŭ pli multe atentos akordiĝon inter evoluado de urboj kaj tiu de vilaĝoj kaj tiu inter malsamaj regionoj, kaj ankoraŭ pli atentos akordiĝon de ekonomia evoluado kaj utiligado de energiaj profitfontoj. Laŭ la publika opinio, konstruado de la harmonia socio ne nur ŝanĝos la malnovan evoluigan modelon de alta konsumado de energioj, sed ankaŭ enkorpigas la konvinkiĝon de Ĉinio pri profundigo de la reformado, tio certe injektos novan movforton kaj vivforton por la sana evoluado de Ĉinio.

Alia rimarkinda punkto de la ĉijaraj du sesioj estas, ke en sia fermo la Tutlanda Popola Kongreso aprobis la "Kontraŭ-secesian Leĝon" celantan bremsi la agaĉon de secesiistoj intencantaj sendependigi Taiwan, kaj protekti la ŝtatan unuecon. La aprobiĝo de la menciita leĝo montris, ke la ellaboro de la leĝo tute konformas al la deziro de la tuta ĉina popolo.

La ĉijaraj du sesioj havas alian rimarkindan punkton, t.e. zorgo pri la popola vivo estas pluapaŝe reliefigita. Dum la sesioj, reprezentantoj kaj komitatanoj elmetis grandan kvanton da proponoj kaj opinioj pri gravaj problemoj en la politika, ekonomia kaj socia vivo de la ŝtato kaj pri problemoj vaste atentataj de la popolamasoj, kaj la varmpunktaj problemoj zorgataj de la publiko ĉiuj estas fokusaj problemoj, pri kiuj la reprezentantoj kaj komitatanoj forte apelaciis kaj substrekis, manifestante sian fortan socian devokonscion.

Pro aktualeco de la varmpunktaj kaj fokusaj problemoj de la du sesioj, en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj kaj la ĉina publiko montris senprecedence altan interesiĝon pri la du sesioj. Centoj da ĉinaj amaskomunikiloj, inkluzive de influaj retejoj, faris la spuran raportadon pri la du sesioj. Samtempe, la plenaj kunvenoj kaj grupaj kunvenoj de ĉijaraj du sesioj pli multe malfermiĝis al la ĉinaj kaj eksteraj amaskomunikiloj, tio sendube pliigis la travideblecon de la du sesioj, kaj objektive ludis la rolon de superrego fare de la publika opinio.

La publika opinio montris, ke la ŝtato-administra penso de la ĉina registaro difinita de la ĉijaraj du sesioj, la enkorpigita firma decido pri protekto al la ŝtataj interesoj kaj ĉiam pli fortiĝanta socia devokonscio de la reprezentantoj kaj komitatanoj naskos profundan influon al la ĉina evoluado.