|

Laŭ informo de la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao en la 15-a de marto, informiĝinte pri tio, ke en la 3-a sesio de la 10-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso, la "Kontraŭ-secesia Leĝo" estis sankciita, plejparto de taiwan-aj civitanoj opinias, ke la "Kontraŭ-secesia Leĝo" estas praktikema, firma kaj racieca kaj ĝi kreas kondiĉon por antaŭenpuŝi la rilatojn de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.
Profesoro de Taiwan-a Universitato Zhang Linhui esprimis, ke la "Kontraŭ-secesia Leĝo" celas reteni secesian agadon de taiwan-a sendependigo, kiu tago post tago serioziĝas, anstataŭ kontraŭi al la taiwan-a popolo.
Direktoro de Taiwan-a Ĉina Fonduso Wang Jinping esprimis, ke la "Kontraŭ-secesia Leĝo" estas leĝo por paco anstataŭ por milito. La "Kontraŭ-secesia Leĝo" enlistigas en si konkretajn rimedojn pri tio, ke la ĉeftero kuraĝigas kaj antaŭenpuŝas interfluon de la du bordoj en persono, ekonomio, komerco, kulturo kaj aliaj. Tio manifestas pozitivan sintenon de la ĉeftero por aktive akceli pacon, stabilecon kaj evoluadon de la du bordoj.
|