• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 14:43:54    
Inaŭguriĝis 61-a sesio de Komisiono pri Homaj Rajtoj de UN

cri

La 14-an de marto en Ĝenevo inaŭguriĝis la 61-a sesio de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj. La sesio ekzamenos serion da temoj pri homaj rajtoj.

Laŭ statistiko de la sekretariejo de la sesio, diverslandaj oficialaj delegitoj kaj delegitoj de neregistaraj organizoj sume pli ol 5 mil personoj ĉeestas al la sesio. La unua semajno de la sesio estos por la altanivela kunveno, en kiu ĉeestos ĉirkaŭ 90 altarangaj oficistoj super vicministra rango de diversaj landoj.

Kiel antaŭaj sesioj, ĉi-jara sesio daŭras 6 semajnojn kaj laŭplane finiĝos en la 22-a de aprilo. La sesio parte aŭskultos enketajn raportojn en respektivaj homrajtaj kampoj fare de 41 specialaj raportantoj. La sesio fine faros voĉdonadon pri 120 rezolucioj kaj decidoj.

Prezidanto de ĉi-foja sesio, indonezia konstanta delegito en la Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo Makarim Wibisono prezidis la inaŭguron. Li esprimis kondolencon al la viktimoj en la tertremo kaj cunamo de la Hindia Oceano okazintaj en la fino de la pasinta jaro, montrante, ke diversaj landoj povas venki atencojn de naturaj katastrofoj al la plej bazaj homaj rajtoj nur pere de kunlaboroj.

En la inaŭguro, estro de la ĉina konstanta delegitaro en Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kaj ambasadoro Sha Zukang faris parolon, reprezentante "Blokon kun Samaj Vidpunktoj" konsistantan el evoluantaj landoj. Li eksplikis la starpunkton de Ĉinio kaj aliaj evoluantaj landoj rilate al la problemo de homaj rajtoj.

Sha Zukang diris, ke de la establiĝo de la sesia mekanismo de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, ĝi ludas gravan rolon en akcelado kaj protektado de homaj rajtoj en la tutmonda skalo. Tamen en la lastaj jaroj la homrajta komisiono iom post iom fariĝis ilo de politika batalo. Iuj okcidentaj landoj ignoras siajn proprajn homrajtajn problemojn, sed misuzas la laŭŝtatajn rezoluciojn de la homrajta komisiono pro sia politika bezono. Ili kaprice citas nomojn de vastaj evoluantaj landoj kaj malhonoras ilin, kaj tio serioze damaĝas la reputacion de la homrajta komisiono. Nuntempe serioziĝas la politikigo de la homrajta komisiono kaj furioziĝas la antagonisma etoso. Tio jam deiras de la celoj de la homrajta komisiono difinitaj je ĝia establiĝo.

Sha Zukang apelaciis, ke la membrolandoj de la homrajta komisiono havu pli da kunlaboroj kaj dialogoj, sed malpli da riproĉoj kaj antagonismo, por restarigi la rolon kaj reputacion de la homrajta komisiono. Samtempe li emfazis, ke oni devas fari reformadon al la speciala mekanisto de la homrajta komisiono, por ke ĝi pluapaŝe ludu sian rolon kaj altigu sian efikecon de laboroj.

La Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj fondiĝis en 1946. Ĝi estas la speciala institucio de Unuiĝintaj Nacioj por ekzameni homrajtajn problemojn. En 1992 la nombro de la membrolandoj atingis 53.