• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 16:17:40    
Kune konstrui harmonian socion

cri

En Ĉinio estas 60 milionoj da handikapuloj. Kvankam ili okupas nur 4% de la loĝantaro, tamen ilia vivkvalito estas grava marko spegulanta disvolvan staton de la ĉina socio. Delonge la ĉina registaro multe zorgas pri protektado de handikapulaj rajtoj. En "la raporto pri registaraj laboroj" de 2005" ĉefministro Wen Jiabao diris, ke oni devas prizorgi kaj subteni aferojn de la handikapuloj.

En la Atenaj Handikapulaj Olimpikoj de 2004 la ĉinaj sportistoj gajnis la unuan lokon de la ormedala listo, montrante al la mondo forton kaj teniĝon de la ĉinaj handikapuloj. Zhang Xiaoling, gajninto de la 100-a ormedalo de Ĉinio en la Handikapulaj Olimpikoj ĉifoje veturis al Pekino ne por matĉo, sed por partopreni en la 3-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kiel la komitatano. Kiel handikapulo de dekstrfemura paraplegio, Zhang Xiaoling speciale zorgas pri aferoj de la handikapuloj kaj aktive alvokas plibonigi vivstaton de la handikapuloj. Ŝi diris, "Miaj antaŭaj proponoj plejparte jam efektiviĝis. La plej grava propono prezentita de mi estas tio, ke mi proponis preni 0, 8% de la enspezo de la bonfara loterio kiel edukan fonduson de la handikapulaj federacioj, kaj fine tiu propono estis atentita kaj akceptita de koncernaj fakoj."

En 1990 Ĉinio ellaboris "Leĝon pri garantio de la handikapuloj". Tiu leĝo ludas gravan rolon en protektado de handikapulaj leĝrajtoj, egaleca partoprenado en socia vivo, kuna ĝuo de materia kaj kultura atingoj de la socio. En la lastaj jaroj la ĉina handikapula afero senĉese disvolviĝas. En ĉefaj urboj de la tuta lando oni konstruis blindulajn vojojn kaj aliajn senbarajn instalaĵojn; iuj televidaj stacioj starigis novaĵan programeron de mimiko; iuj lokoj funkciigas tele-edukadon kaj tele-trejnadon por la handikapuloj; bonfaraj entreprenoj, kiuj varbis handikapulojn, ricevis politikan subtenon de la registaro.

La ĉefa problemo de la handikapuloj estas akcepti edukon por ŝanĝi la vivstaton kaj efektivigi la vivvaloron. Pro tio en 1994 la ĉina registaro ekpraktikis "Regulojn pri la handikapula edukado" por garantii handikapulajn rajtojn de edukado.

Xia Rongqiang, komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK estas blindulo. Nun li servas kiel lernejestro de iu koresponda lernejo, kiu estas la unika lernejo en Ĉinio, senpage instruanta la anglan lingvon al blinduloj. Xia Rongqiang diris, "La ŝtato multe subtenas edukadon de blinduloj. Nun en Changchun-universitato, la Unuiĝa Universitato de Pekino kaj aliaj universitatoj oni starigis studfakon de masaĝo. En Changchun-universitato oni establis muzikan studfakon kaj anglalingvan studfakon en la Ŝanhaja Normala Universitato."

Solvi problemon pri laborigo de la handikapuloj estas sistema inĝenieriaĵo. Komitatano Zhang Xiaoling diris, ke por efektive altigi enoficiĝan proporcion de la handikapuloj, estontece oni devas altigi laboran lertecon de la handikapuloj kaj grandigi la laborigan amplekson. Kaj ĉiuj handikapuloj devas venki malfacilojn kaj klopodi por realigi sian idealon.