|
Specialistoj pri taiwan-a problemo montris, ke 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' estas strategia rimedo por akceli ĉinan reunuigon
cri
La 15-an de marto en Pekino, specialistoj pri taiwan-a problemo okazigis kunsidon pri 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'. La ĉeestantoj unuanime opiniis, ke la 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' estas la leĝigo de la orientilo kaj politiko de la ĉina registaro pri la laboro por Taiwan kaj la strategia rimedo por akceli la procezon de la ĉina reunuigo. Vicestro de la Instituto pri la Taiwan-a Problemo de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj Zhou Zhihuai diris, ke la 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' laŭ la baza politiko de laŭleĝa rego de la ŝtato pluapaŝe fortigas la konstruadon de la leĝa sistemo de landa politiko por Taiwan kaj sufiĉe enkorpigas la volon kaj decidemon de la ĉina popolo pri protektado de la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco.
|
|