|
|
 |
| (GMT+08:00)
2005-03-15 17:34:07
|
 |
|
Transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj subtenas ke ĉina Tutlanda Popola Kongreso aprobis 'Kontraŭ-Secesian Leĝon'
cri
La 14-an de marto, reprezentantoj de transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj per diversaj manieroj sinsekve esprimis subtenon al tio, ke la ĉina Tutlanda Popola Kongreso aprobis 'Kontraŭ-Secesian Leĝon'. Tutusona Federacio de Asocioj por Akcelo de Ĉina Paca Reunuigo diris, ke la ĉina Tutlanda Popola Kongreso aprobis 'Kontraŭ-Secesian Leĝon', tio estas la nova paŝo kun profunda influo en la historia granda afero kontraŭ taiwan-a sendependigo por patrolanda reunuigo. Iuj grupoj kaj organizoj de elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Nov-Jorko publikigis deklaron dirante, ke la 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' per la leĝa maniero fiksas ĉinan nacian volon kaj ĉinan politikon kaj orientilon, ĝi havas profundan historian kaj realan signifon. La deklaro de la Asocio por Akcelo de Ĉina Paca Reunuigo en Vaŝingtono diras, ke la publikigo de la 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' ludos tre gravan rolon por protekti ĉinajn ŝtatajn interesojn, akceli la ĉinan pacan reunuigon, bremsi la secesian forton de la 'taiwan-a sendependigo' kaj protekti la mondan pacon. Kanadaj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj opiniis, ke la 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' estas tre ĝustatempa kaj necesa, ĝi establis la leĝan bazon por bremsi la forton de 'taiwan-a sendependigo' kaj akceli la ĉinan pacan reunuigon. En skriba deklaro reprezentantoj de aŭstriaj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj diris, ke aŭstriaj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj firme subtenas, ke la ĉina Tutlanda Popola Kongreso aprobis la 'Kontraŭ-Secesian Leĝon'. Cetere, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Aŭstralio, Francio, Germanio, Italio, Portugalio, Britio, Kenjo, Japanio, Tajlando, Venezuelo kaj aliaj afrikaj landoj per diversaj manieroj sinsekve esprimis subtenon al la 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'.
|
|
|