Komitato de Sampatrianoj de Hongkong, Aomen kaj Taiwan kaj Elmigrintaj Ĉinoj sub Tutlanda Komitato de PPIK firme subtenas 'Kontraŭ-Secesian Leĝon'
cri
La 15-an de marto en Pekino, Komitato de Sampatrianoj de Hongkong, Aomen kaj Taiwan kaj Elmigrintaj Ĉinoj sub la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco publikigis deklaron firme subtenante 'Kontraŭ-Secesian Leĝon'.La deklaro diras, ke la 'Kontraŭ-Secesia Leĝo' havas gravan kaj profundan signifon por oponi kaj bremsi la secesian forton de la 'taiwan-a sendependigo', protekti la pacon kaj stabilecon de la taiwan-a markolo kaj akceli la procezon de la patrolanda paca reunuigo, sufiĉe enkorpigas la konsekvencan starpunkton de la ĉina ĉeftero, ke per plej granda sincereco oni faras plej grandan klopodadon por la perspektivo de paca reunuigo, kaj esprimas la firman decidemon de la tuta ĉina popolo, inkluzive de la taiwan-aj popolanoj, pri oponado kontraŭ secesio de la ŝtato kaj protektado de suvereneco kaj teritoria integreco.
|
|