• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 19:20:39    
Internacia socio subtenas al ĉina Tutlanda Popola Kongreso aprobi "Kontraŭ-Secesian Leĝon"

cri
La 14-an de marto, la internacia socio diversmaniere subtenas al la ĉina Tutlanda Popola Kongreso aprobi la "Kontraŭ-Secesian Leĝon".

Kamboĝa ĉefministro Hun Sen esprimis, ke aprobo fare de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso al la "Kontraŭ-Secesia Leĝo" havas gravan realan signifon kaj profundan historian signifon. Kamboĝo firme subtenas al Ĉinio preni ĉian ajn agadon kaj rimedon en la problemo pri Taiwan.

La macedonia Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis skribitan deklaron, laŭdantan la "Kontraŭ-Secesian Leĝon" aprobitan de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.

La komora registaro publikigis oficialan deklaron pri tio, ke la ĉina Tutlanda Popola Kongreso aprobis la "Kontraŭ-Secesian Leĝon", subtenante la klopodon fare de la ĉina popolo por protekti teriterian integrecon. Kaj ĝi reasertis, ke Komoroj firme sekvos la politikon de "unu Ĉinio".

Samtage, la Afrika Unio, Uzbekistano, Sirio, Belorusio, Pakistano, Rusio, Serbio-Montenegro kaj aliaj landoj esprimis komprenon kaj subtenon al aprobo fare de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso al la "Kontraŭ-Secesia Leĝo" kaj starpunkto de la ĉina registaro pri la problemo de Taiwan.