• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-16 14:08:00    
Inaŭguriĝis en Kairo dialoga kunveno de diversaj sektoj de Palestino

cri

En la 15-a de marto en Kairo okazis la dialoga kunveno de diversaj sektoj de Palestino. Tio estas la unuafoja dialoga kunveno inter diversaj sektoj de Palestino post kiam la palestina aŭtonoma registaro realigis sian stabilan transiron en januaro de la kuranta jaro. Analizistoj montris, ke ĉi-foja kunveno estas okazigita sub la cirkonstanco de profunda ŝanĝiĝo de la mezorienta situacio kaj utilos al protekto de la solidareco en la interno de Palestino, plilarĝigo de komunaj konoj, kapto de bonŝanco kaj alfronto al defioj.

Gvidantoj aŭ iliaj reprezentantoj de la ĉefflua sekto de la palestina Liberiga Organizo Fatah, la radikala Hamas kaj aliaj sume 13 sektoj ĉeestas al ĉi-foja 5-taga dialoga kunveno. La ĉeestantoj ĉefe diskutos pri realigo de armistico kun Izraelo, politika aranĝado de la interno de Palestino kaj aliaj problemoj. Kiam la kunveno fermiĝos en la 19-a de marto, diversaj sektoj subskribos Kairan Manifeston pri atingitaj komunaj konoj.

En la publika kunsido de la dialoga kunveno okazigita en la 15-a de marto, prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas montris, ke en la pasintaj kelkaj semajnoj, la interkonsento pri armistico kun Izraelo atingita inter la palestina Nacia Leĝdona Konsilio kaj aliaj palestinaj sektoj akiris gravajn fruktojn. Mahmoud Abbas emfazis, ke Palestino kaj Izraelo devas samtempe gardi proprajn promesojn. Palestino ne akceptas la farojn de la izraela flanko detruantajn la armistican situacion, nek akceptas la kondiĉojn por Palestino pri armistico. Mahmoud Abbas ankaŭ apelaciis, ke konsiderante la plej altajn interesojn de la palestina popolo, diversaj sektoj de Palestino serĉu komunan vidpunkton surbaze de reciproka respekto kaj atingu unuanimecon pri ĉiuj problemoj pere de nacia dialogado. Li diris, ke la palestina Liberiga Organizo estas la ununura laŭleĝa reprezentanto de la palestina popolo. Diversaj sektoj de Palestino devas klopodi por plifortigi la nacian solidarecon en la framo de la palestina Liberiga Organizo.

Tamen rilate al la problemo de armistico, la necedema deklaro publikigita de la izraela ĉefministro Ariel Sharon ĵetis ombron al tiu ĉi dialoga kunveno. Iom frue de la sama tago izraela ĉefministro Ariel Sharon publikigis deklaron, oponante kontraŭ tio, ke la palestina aŭtonoma registaro faras dialogon kun aliaj palestinaj sektoj pri la problemo de armistico. Li ankaŭ urĝis al la palestina aŭtonoma registaro preni necedemajn rimedojn por malarmadi palestinajn radikalajn organizojn. Pri tio vicĉefministro de la palestina aŭtonoma registaro kaj novaĵa ministro Nabil Shaath publikigis deklaron, riproĉante ke Ariel Sharon detruos la situacion de armistico inter Palestino kaj Izraelo. Reprezentanto de Hamas esprimis, ke al diversaj ĉeestantaj flankoj de la kaira dialoga kunveno ne eblos atingi unuaniman starpunkton pri realigo de longtempa armistico kun Izraelo. Se la izraela flanko ne liberigos ĉiujn arestitajn palestinanojn, nek ĉesigos sian agresadon al la palestina aŭtonoma regiono, Hamas nur konsentos pri "prokrasto de la kvieta situacio kun kondiĉoj".