• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-16 17:09:45    
Taiwan-a Demokratia Aŭtonoma Ligo subtenas Kontraŭ-Secesian Leĝon

cri
La 16-an de marto en Pekino, la Taiwan-a Demokratia Aŭtonoma Ligo aranĝis kunsidon pri ellaboriĝo de la ĉina "Kontraŭ-Secesia Leĝo". La ĉeestantoj esprimis subtenon al la leĝo kaj esprimis, ke ili ludos ankoraŭ pli pozitivan rolon por antaŭenpuŝi la procezon de la paca reunuigo de Ĉinio.
La "Kontraŭ-Secesia Leĝo" estas ellaborita pro tio, ke de la lasta tempo, la taiwan-a instanco pliintensigis splitajn aktivadojn por sendependigi Taiwan kaj intencis ŝanĝi la fakton, ke la ĉina ĉeftero kaj Taiwan apartenas al unu Ĉinio. La leĝo difinas, ke Taiwan estas parto de Ĉinio, la ŝtato absolute ne permesas la splitajn fortojn por sendependigi Taiwan disapartigi Taiwan disde Ĉinio; la ŝtato kun plej granda sincereco pleje klopodas por realigi la pacan reunuigon.
Prezidanto de la Ligo sinjoro Zhang Kehui diris en la kunsido, ke la leĝo estas leĝo por paca solvo de la problemo de Taiwan kaj realigi la pacan reunuigon de Ĉinio, kredeble plimultaj samlandanoj en Taiwan povas objektive kaj racie kompreni la celon de la leĝdonado fare de la ĉeftero.