|
La 15-an de marto, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj estantaj transmare esprimis sian subtenon diversmaniere al la "Kontraŭ-secesia Leĝo" pasigita de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
Ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj en Belgio okazigis kunsidon, esprimante firman sutenon al la "Kontraŭ-secesia Leĝo". Ili opinias, ke ĝi utilas por protekti la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj realigi la ĉinan pacan reunuiĝon.
Elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Japanio esprimis sian subtenon al la "Kontraŭ-secesia Leĝo". Ili opinias, ke ĝi efike bremsos la secesiistojn intencantajn sendependigi Taiwan, samtempe ĝi metis leĝan bazon por realigi pacan reunuiĝon de Ĉinio.
Elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Germanio kunvenis en Berlino kaj publikigis deklaron montrante, ke la "Kontraŭ-secesia Leĝo" estas leĝo por antaŭenpŝi la du-bordajn rilatojn.
En sia kunsido, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Nederlando opiniis, ke la leĝo ne nur konformas al volo de la tuta ĉina popolo, sed ankaŭ reprezentas la deziron de transmaraj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj.
Krome, reprezentantoj de la elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Italio, Rusio, Bulgario kaj Singapuro respektive okazigis kunsidon, kaj esprimis sian firman subtenon al "Kontraŭ-Secesia Leĝo" pasigita de ĉina Tutalanda Popola Kongreso.
|