|
|
 |
| (GMT+08:00)
2005-03-16 18:59:06
|
|
Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Turkmenujo subtenas ĉinan aprobon de 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'
cri
La 15-an de marto, la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Turkmenujo esprimis subtenon al la ĉina aprobo de 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'. Novaĵ-artikolo, tiutage publikigita de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Turkmenujo al amaskomunikiloj, diras, ke 'la 14-an de marto la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉina Popola Respubliko aprobis 'Kontraŭ-Secesian Leĝon'. Pri tio Turkmenujo reasertis la starpunkton de unu Ĉinio, agnoskis ke la registaro de Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro, kiu reprezentas la tutan Ĉinion. La flanko de Turkmenujo subtenas ĉiujn klopodadojn fare de la ĉina registaro por realigi la ŝtatan pacan reunuigon.
|
|
|