|
Lastatempe, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj estantaj transmare esprimis sian subtenon diversmaniere al la "Kontraŭ-secesia Leĝo" pasigita de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
Reprezentantoj de ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj, ankaŭ de akademia rondo, en usona Vaŝingtono okazigis kunsidon. Ĉeestantaj reprezentantoj unuvoĉe opinias, ke ellaborado de la "Kontraŭ-secesia Leĝo" favoras reteni forton de la taiwan-a sendependigo kaj ĝian agadon kaj utilas al protektado de paco, stabileco kaj prospero en la regiono de Taiwan-a Markolo kaj en azipacifika regiono.
Filio de Tutafrika Federacio por Akceli Ĉinan Pacan Reunuiĝon en Kaburbo aperigis afiŝon kun granda formato en tiutaga ĵurnalo pri novaĵoj de ĉindevenuloj en Sud-Afriko, por esprimi firman subtenon al la "Kontraŭ-secesia Leĝo" pasigita de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
En la 16-a tago, Greka Federacio de Elmigrintaj Ĉinoj kaj Ĉindevenuloj publikigis deklaron dirante, ke la "Kontraŭ-secesia Leĝo" plene manifestas komunan volon de ĉinaj gefiloj, tio ne nur favoras antaŭenpuŝi ŝtatan reunuiĝon, sed ankaŭ utilas reteni intencon de secesia forto de Taiwan-a sendependigo por apartigi Taiwan disde Ĉinio.
Krome, reprezentantoj de la elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Venezuelo, Serbio-Montenegro, Svedio, Kuvajtio kaj Togo respektive okazigis kunsidon por esprimi sian firman subtenon al "Kontraŭ-secesia Leĝo" pasigita de ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
|