En la tria sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Wang Xianglin, komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK estis atentata de diversaj rondoj pro sia kontribuo en partoprenado en ŝtatregado kaj diskutado pri politikaj aferoj. En la lasta jaro li prezentis proponon pri servo al "agrikulturo, kamparaj vilaĝoj kaj kamparanoj" per poŝta kanalo. En la kuranta jaro tiu propono estas enskribita en la unua dokumento de la centra komitato. Ĝi havas granvan signifon por aktivigi poŝtan aferon de la kamparaj vilaĝoj, kaj la kamparanoj ricevos praktikan utilecon.
Wang Xianglin estas prezidanto de ĉina fama kompanio pri agrikulturaj materialoj, la Kompanio Limigita Penshibao de Beihai, Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono. Kiel la komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK li ĉiam donas proponojn al la ŝtato. Li, okupiĝanta pri agrikulturaj materialoj, ofte iris al kamparaj vilaĝoj kaj faris profundajn enketon kaj esploradon. Tial li bone konas kamparan staton. Propono pri servo al "agrikulturo, kamparaj vilaĝoj kaj kamparanoj" per poŝta kanalo naskiĝis, kiam li konsideris solvi sendadon de produktaĵoj de agrikulturaj materialoj.
Post profunda enketo kaj esplorado al pli ol dek provincoj, dum la "du sesioj" de la lasta jaro Wang Xianglin elmetis sian proponon praktiki sendadon de produktaĵoj de agrikulturaj materialoj pere de pli ol 50 miloj da poŝtoficejoj en diversaj lokoj de Ĉinio. Tiu propono tuj ricevis altan atenton. Wang Xianglin diris, "Post kiam ŝtataj gvidantoj trovis mian proponon, en la sekvanta tago, vicĉefministro Hui Liangyu, respondecanta agrikulturon, transdonis la proponon al la centra oficefo pri kamparaj laboroj, subskribinte. En la tria tago inspekta grupo pri kamparaj laboroj organiziĝis. En la kvara tago oni aŭskultis koncernan raporton. La sesan tagon la inspekta grupo ekveturis al la provinco Shandong kaj komencis sian inspekton. Nun ĝi estas enskribita en la unua dokumento de la centra komitato kaj oni ankaŭ montras 7 servajn sistemojn.
Por rapide riĉigi vivon de 800 milionoj da kamparanoj kaj efektivigi la bonhavigan celon, la plej ŝlosila afero estas solvi la problemon "agrikulturo, kamparaj vilaĝoj kaj kamparanoj". Pro malorganiziĝo de la antaŭa proviz-venda sistemo reliefiĝas neperfekteco de la socia servsistemo en kamparaj vilaĝoj, neflueco de la kampara merkato kaj aliaj problemoj. Pro tio diversnivelaj registaro aktive serĉis solvan metodon. Poŝta servo al "agrikulturo, kamparaj vilaĝoj kaj kamparanoj" faris la poŝton eniri en la socian servsistemon de la kamparaj vilaĝoj subtenate de la ŝtato, ĝi ludas pozitivan rolon kaj donas evidentan efikon.
Komitatano Wang Xianglin diris, "Poŝta servo al "agrikulturo, kamparaj vilaĝoj kaj kamparanoj" havas evidentan efikon, bato kontraŭ falsaj varoj, malaltigo de la kosto, garantio de la kvalito kaj unueca administrado. 500 poŝtistoj ĉiutage kontaktiĝas kun kamparanoj, ili bone konas komparan merkaton. Kaj la popolanoj sufiĉe fidas tiun markon."
|