• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-18 16:43:58    
Iraka popolo sopiras al paco kaj stabileco

cri

En la 20-a de marto en 2003, Usono kaj Britio lanĉis la mondskuan irakan militon. Du jaroj jam pasis, kaj dum tiu ĉi tempodaŭro multe ŝanĝiĝis la iraka situacio kaj paŝon post paŝo disvolviĝas la postmilita rekonstruado en Irako. Samtempe kun la procezo de rekonstruado, oftiĝas la perfortaj atakaj aktivadoj. La iraka popolo sentas profundan tediĝon al la postmilita kaosado, pli kaj pli malkontentas pri la okupado fare de la usona armeo kaj pli kaj pli sopiras al paca kaj stabila vivado.

Nuntempe pene iras la politika rekonstruado en Irako. En junio de la pasinta jaro Usono oficiale transdonis la regpotencon al Irako kaj fondiĝis la iraka provizora registaro. En la 30-a de januaro en la kuranta jaro okazis la unuafoja plurpartia ĝenerala elektado en la historio de Irako. En la 16-a de marto la transira Nacia Asembleo naskita post la ĝenerala elektado okazigis la unuan kunvenon. Komenciĝis la laboro por establi la transiran registaron. Laŭ plano en la kuranta jaro Irako ellaboros permanentan Konstitucion por fari preparon por la oficiala ĝenerala elektado okazonta en la fino de la kuranta jaro. La procezo de la iraka politika rekonstruado vizaĝas al multaj malfaciloj, tamen ĝi jam akiris nemalgrandan progreson. Krome, la vokoj de la iraka popolo por kiel eble plej frue restarigi pacon kaj stabilecon en Irako kaj fini la okupadon de fremdlandaj armeoj estas pli kaj pli laŭtaj. Ĉio ĉi tio metas bonan bazon por la estonteco de Irako.

Analizistoj opinias, ke nun Irako vizaĝas al tri grandaj problemoj:

Unue, kiamaniere oni plibonigu la sekurecan situacion por redukti perfortajn atakojn. En la lastaj jaroj en la teritorio de Irako naskiĝis diversaspecaj kontraŭ-usonaj armitaj fortoj. Tiuj armitoj senĉese faris perfortajn atakojn, kiuj kaŭzis morton kaj vundiĝon de granda kvanto da civiluloj. Nuntempe troviĝas almenaŭ 6 ĉefaj kontraŭ-usonaj armitaj fortoj en la teritorio de Irako, kies membroj venas de Irako mem aŭ de aliaj arabaj aŭ moslemaj landoj. Tiuj armitaj fortoj komence atakis nur la celojn de fremdlandaj armeoj garnizonantaj en Irako, kaj kelkfoje oficistojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj. Tamen poste, pro tio, ke la usona armeo pli kaj pli altigis sian gardadon, ili plimulte faris atakojn kontraŭ civitanaj celoj, kiaj moskeo, merkato, homplena konstruo kaj similaj. Per tio ili celas fabriki kaoson kaj malhelpi la politikan rekonstruadon en Irako.

Due, kiel oni kunaranĝu la rilatojn inter diversaj politikaj fortoj. Nun en la la politika rondo ĉefe ekzistas 3 fortoj: ŝijaismaj moslemoj, sunaismaj moslemoj kaj kurdoj. Post la ĝenerala elektado okazinta antaŭ nelonge, la pozicio de ŝijaismaj moslemoj leviĝas.

Trie, kiel oni solvu la problemon de okupado de fremdlandaj armeoj. Tio estas la baza kialo de la iraka problemo. Se tia okupado daŭre ekzistas, la armitoj en la teritorio de Irako neniam ĉesigas siajn perfortajn atakojn.