• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-18 17:07:49    
Parolado de respondeculo de Komitato pri Eksteraj Aferoj de TPK

cri
La 18-an de marto en Pekino, respondeculo de la Komitato pri Eksteraj Aferoj de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso donis paroladon. Li esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon kontraŭ tio, ke la usona Ĉambro de Reprezentantoj aprobis rezolucion en la 16-a kaj riproĉis la ĉinan "Kontraŭ-Secesian Leĝon".
La respondeculo montris, ke la aktivadoj de la forto de sendependigo de Taiwan pli kaj pli fariĝas la plej granda malhelpo por disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj kaj por la paca reunuigo de la patrolando kaj fariĝas la plej granda minaco al la paco kaj stabileco en la regiono de la markolo Taiwan. Estas tute necesa la ellaborado de "Kontraŭ-Secesia Leĝo" fare de la Tutlanda Popola Kongreso. La leĝo estis aprobita per plej multaj balotiloj, tio plene manifestas, ke ĝi konformas al la volo de la popolo.
La respondeculo diris, ke ellaborado kaj praktikado de la leĝo celas tion, ke ne estu ŝanĝata la nuna stato, ke la ĉeftero kaj Taiwan apartenas al unu Ĉinio. La usona Ĉambro de Reprezentantoj ignoras la fakton kaj riproĉas Ĉinion ŝanĝi la nunan staton de la regiono de la markolo Taiwan, tio estas plena renverso de vero kaj malvero.
La respondeculo esperis, ke usonaj parlamentanoj multe faros aferon utilajn al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, sed ne faros aferojn damaĝantajn la senton de la ĉina popolo, multe faros aferojn utilajn al la paco kaj stabileco en la regiono de la markolo Taiwan, sed ne donos eraran signalon al la forto de sendependigo de Taiwan.