|
La 18-an de marto, en Pekino, la Ĉina Societo pri Juro okazigis kunsidon por lerni la "Kontraŭ-Secesian Leĝon". La partoprenintaj juraj specialistoj unuanime opinias, ke la "Kontraŭ-Secesia Leĝo" havas sufiĉan faktan bazon kaj juran bazon, kaj la jura rondo firme subtenas tiun leĝon.
Prezidanto de la Ĉina Societo pri Juro Han Zhubin diris en la kunsido, ke de lastaj jaroj, vizaĝe al senĉese altgradiĝanta secesia agado de "sendependigo de Taiwan", la jura kaj justica rondoj senĉese apelaciis kontraŭi kaj bremsi "sendependigon de Taiwan" per leĝa metodo, kaj liveri leĝan subtenon al realigo de reunuigo de Ĉinio. Publikigo kaj praktikado de la "Kontraŭ-Secesia Leĝo" spegulas komunan volon de la jura kaj justica rondoj.
|