|
La 18-an de marto, prezidanto de la Fonduso Song Qingling Hu Qili esprimis en Pekino, ke ellaborado de "Kontraŭ-Secesia Leĝo" konformas al volo de popolanoj.
Tiutage, la Fonduso Song Qingling okazigis kunsidon por lerni la "Kontraŭ-Secesian Leĝon". En sia parolado, Hu Qili diris, ke solvado de problemo pri Taiwan kaj realigo de la granda afero pri reunuigo de Ĉinio estas la komuna volo de la tuta ĉina popolo, inkluzive de la taiwan-aj samlandanoj. Li esprimis, ke ellaborado de la "Kontraŭ-Secesia Leĝo" montris al la mondo firman persistemon kaj fortan popolan volon de la tuta ĉina popolo, inkluzive de la taiwan-aj samlandanoj, kontraŭ secesio de la ŝtato kaj por protekti unuecon de la patrio.
|