• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-21 10:50:58    
Elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj subtenas "Kontraŭ-Secesia Leĝo"

cri
En la lastaj tagoj, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Kanado, Svedio, Pollando kaj iuj aliaj landoj diversmaniere esprimis plu firman subtenon al la "Kontraŭ-Secesia Leĝo", lastatempe pasigita de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
La 18-an de marto, pli ol 50 societoj de ĉindevenuloj en la vankuvera regiono de Kanado aranĝis kunsidon kaj publikigis komunan deklaron por esprimi subtenon al la leĝo.
La 18-an de marto, pli ol 20 gvidantoj de elmigrintaj ĉinoj kaj samlandanoj el Taiwan en la goteburga regiono de Svedio kunsidis. La ĉeestantoj publikigis komunan deklaron. La deklaro diras, ke la leĝo estas ege ĝustatempa kaj necesa kaj ankaŭ longe atendata de la elmigrintaj ĉinoj en Svedio.
En la sama tago, prezidanto de la Pollanda Asocio por Akceli Pacan Reunuigon de Ĉinio sinjoro Lin Xuming kaj prezidanto de Pollanda Federacio de Ĉindevenuloj sinjoro Yu Jianer montris, ke ellabori leĝon por protekti la teritorian integrecon kaj unuecon de la ŝtato estas natura principo. Neniu lando en la mondo indulgas ian ajn intencon splitantan la ŝtaton.