• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-21 17:34:22    
Evoluantaj landoj elmetis opiniojn pri homaj rajtoj

cri

Antaŭ semajno inaŭguriĝis la 61-a sesio de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj. Reprezentantoj de la evoluantaj landoj unu post alia elmetis opiniojn pri la homaj rajtoj kaj la nuna stato de la homrajta sesio. Kelkaj el ili eĉ esprimis siajn porpledojn pri la reformado en la Komisiono pri Homaj Rajtoj.

En la inaŭguro de la 61-a homrajta sesio, la nova altaranga ataŝeo de Unuiĝintaj Nacioj Louise Arbour montris, ke la disvolva rajto kaj la rajtoj de ekonomio, socio kaj kulturo estas ne disigeblaj de la civitana rajto kaj la politika rajto. Surbaze de la baza digno oni povas paroli pri realigo de diversaj homaj rajtoj. Indonezia ministro pri eksteraj aferoj Asan Wirayuda opinias, ke oni devas same trakti ĉiujn homajn rajtojn. La rajtoj de ekonomio, socio kaj kulturo devas esti same respektataj kiel la politika rajto de civitanoj. Kenja justica ministro Kiraitu Murungi emfazis, ke la homaj rajtoj havas signifon, nur kiam ili estas kune diskutataj kun aliaj problemoj kiaj nesekureco, senlaboreco, malsateco, malriĉeco kaj malsano.

La "grupo kun samaj vidpunktoj" konsistanta el preskaŭ 20 evoluantaj landoj estas grava organizo, kiu viglas en la internacia homrajta kampo de la lastaj jaroj. Ĉi-jare Ĉinio daŭre estas ĝia kunaranĝanto. Ĉina konstanta delegito en la Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo s-ro Sha Zukang montris en la nomo de tiu ĉi grupo, ke en realigo de la rajtoj de ekonomio, socio kaj kulturo kaj la rajto de disvolviĝo, ankoraŭ estas grandega diferenco inter la realo kaj idealo. Tiuj rajtoj ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptataj de la tuta mondo kiel bazaj homaj rajtoj. Multaj landoj, precipe la evoluantaj landoj, renkontas multajn obstaklojn en la procezo de realigo de la supre menciitaj rajtoj.

Malajzia ministro pri eksteraj aferoj Dato' Seri Syed Hamid Bin Syed Jaafar Albar emfazis, ke la stato de neevoluinteco kaj randiĝo ekonomie ofte rekte kondukas al atencado de bazaj homaj rajtoj kaj homa digno. Niĝeria ministro pri internaj aferoj Albaji Abubakar Tanko diris, ke por multaj evoluantaj landoj, la plej urĝa afero estas trovi efektivajn rimedojn por solvi la longe ekzistantajn problemojn de malriĉeco, alta ŝuldo kaj nestabileco.

Pri la nuna stato de la homrajta sesio, multaj evoluantaj landoj opinias, ke la homrajta sesio iom post iom fariĝis ilo de politika batalo en la lastaj jaroj. Iuj okcidentaj landoj ignoras siajn proprajn homrajtajn problemojn, sed misuzas la laŭŝtatajn rezoluciojn de la homrajta komisiono pro sia politika bezono. Ili kaprice citas nomojn de vastaj evoluantaj landoj kaj malhonoras ilin, kaj tio serioze damaĝas la reputacion de la homrajta komisiono.

Krome, evoluantaj landoj aprobas fari reformadon al la speciala mekanismo de la homrajta sesio por altigi ĝiajn rolon kaj efikecon.