|
La kuranta jaro estas la 5-a datreveno de ekpraktiko de la strategio pri la okcidenta ekspluatado de Ĉinio. Komitatanoj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, ĉeestantaj al la jara sesio multe zorgis pri la strategio de la okcidenta ekspluatado. Ili konfirmis la atingojn akiritajn dum la kvin jaroj, samtempe ili opiniis, ke oni ne devas malstreĉi la strategion pri la okcidenta ekspluatado, sed devas pluapaŝe plifortigi kaj antaŭenpuŝi ĝin.
En la komenco de 2000 la ĉina registaro komencis praktiki strategion pri la okcidenta ekspluatado kaj rapidigi disvolvon de la okcidenta regiono de Ĉinio. Dum la kvin jaroj la centra financo asignis sume pli ol 460 miliardojn da juanoj de renminbi al la okcidenta regiono por rapidigi konstruadon de bazaj instalaĵoj kaj aliaj en tiu regiono, kio donis efektivan favoron al la popolanoj de la okcidenta regiono kaj senĉese altigas vivkvaliton de la popolanoj.
Sinjorino Ai Xu estas unika komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, veninta de De'ang-nacieco de Yunnan-provinco, sudokcidenta parto de Ĉinio. De'ang-nacieco estas unu el ĉinaj nacimalplimultoj, kun pli ol dekmil loĝantoj, kiuj vivas ĉefe en Dehong-a Dai-nacieca kaj Jingpo-nacieca Aŭtonoma Subprovinco. De'ang-nacianoj loĝantaj en malproksima kaj landlima montara regiono tre malfacile akiris akvon. Tamen nun tio multe ŝanĝiĝis. Komitatano Ai Xu diris, "Post ekpraktiko de la strategio pri la okcidenta ekspluatado la ŝtato multe zorgis pri disvolvo de nacimalplimultaj regionoj kaj speciale konstruis akvoutiligajn inĝenieriaĵojn por nacimalplimultaj regionoj. Nun akvodukto konduktas al ĉiuj familioj, tial solviĝis la problemo pri malfacila akiro de akvo.
Por akceli rapidan disvolvon de la socio kaj ekonomio en la okcidenta regiono, Ĉinio praktikis transporton de naturgaso kaj elektro de la okcidento al la oriento kaj aliajn grandajn konstruajn projektojn, kiuj nun sinsekve konstruiĝis kaj produktado komenciĝis. Ili portas rimarkindan ekonomian efikon al la okcidenta regiono. La ŝtato ankaŭ ellaboris koncernajn politikojn subtenantajn disvolvon de la okcidenta regiono. Komitatano Adalajti, veninta el Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, okcidenta Ĉinio, diris, "La registaro alprenis multajn rimedojn por subteni disvastigon de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Ekzemple, kadroj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono enoficiĝas en la internaj regionoj, samtempe tiuj de la internaj regionoj laboras en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono; la internaj kolegioj pli multe varbas studentojn de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj funkciigas specialajn lernejklasojn, tio donas al la studentoj ŝancon por studi eksterlande kaj elkulturas grandajn nombrojn da talentuloj."
Ne nur la registaro tutforte plifortigas la okcidentan ekspluatadon, sed ankaŭ ĉinaj societoj aktive partoprenas en ĝi. En 2002, komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj vicprezidanto de la ĉina Taoisma Asocio Ren Farong konstruigis akvoutiligan inĝenieriaĵon por Tianshui-urbo en Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio, kolektinte 1, 5 milionon da juanoj de renminbi en sia nomo. Ren Farong diris, "Ankaŭ personoj de la religia rondo estas ĉefa forto en la socia disvolvo. Taoisma doktrino postulas, ke ni multe bonfaru. En la okcidenta regiono mankis akvo, tial en 2002 mi konstruigis akvoutiligan inĝenieriaĵon tie, kolektinte monon. Estontece ni faros pli multajn tiajn banfarojn kaj dediĉos nian kontribuon al la okcidenta ekspluatado."
|