• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-22 17:12:13    
Eŭropo prudente traktas nomumon al Wolfowitz kiel estro de Monda Banko

cri

Antaŭ nelonge usona prezidento Bush nomumis nacidefendan vicsekretarion Paul Wolfowitz kiel estron de la Monda Banko por anstataŭigi la baldaŭ eloficiĝontan nunan estron James D. Wolfensohn. Ekde tiam tio vekis malsamajn eĥojn en diversaj lokoj de la mondo. Aŭdinte tion Eŭropo surpriziĝis, kaj nun ĝi prudente traktas tiun ĉi nomumon.

Estas tute nature, ke eŭropanoj unue surpriziĝis pri la nomumo. Paul Wolfowitz estas fama aglo en Usono kaj rigardata kiel unu el la reprezentantoj de la usona "nova konservativismo". Li aktive pledis por la lanĉo de la iraka milito kaj estis unu el la "projektistoj" de la iraka milito. Pro tio li ĝuis malbonan renomon inter la popolanoj de la eŭropaj landoj. Tiom pli, post la finiĝo de ĉefaj militaj agadoj en Irako Paul Wolfowitz subskribis dekreton, kiu ekskluzivis entreprenojn de tiuj landoj, kiuj oponas kontraŭ la iraka milito, ekster la skalo de la iraka postmilita rekonstruado. Kaj tio iam vekis fortan kritikadon de tiuj eŭropaj landoj, kiuj oponas kontraŭ la iraka milito.

De la ĝisnunaj reagoj oni vidas, ke nur tre malmultaj landoj, kia Britio, definitive esprimis bonvenigon al tiu ĉi nomumo. Eŭropa Unio kaj eŭropaj landoj ĝenerale tenas prudentan sintenon pri tio. En la 21-a de marto, prezidanto de la Eŭrop-Unia Komisiono Jose Manuel Barroso esprimis en iu gazetara konferenco, ke oni ne devas havi antaŭjuĝon al Paul Wolfowitz, sed unue aŭskulti lin pri liaj plano kaj celo, kaj poste fari juĝon pri liaj kapabloj por realigi tiun celon. Post kiam usona prezidento Bush proklamis sian numumon al Paul Wolfowitz, en la 18-a de marto membro de la Eŭrop-Unia Komisiono respondecanta pri disvolviĝado kaj humanismaj helpaj aferoj Louis Michel proklamis, ke li jam invitis Paul Wolfowitz veni al Bruselo por aŭskulti liajn opiniojn pri disvolviĝo, ĉefaj defioj vizaĝataj de la Monda Banko kaj pri tio, kiel la Monda Banko ludu sian rolon. Laŭ konigo, Paul Wolfowitz jam akceptis la inviton de Eŭropa Unio, tamen li ankoraŭ ne decidis la konkretan daton de sia vizito al Eŭropo.

Krome, partaj parlamentanoj de la Eŭropa Parlamento lanĉis movadon por oponi kontraŭ la enoficiĝo de Paul Wolfowitz kiel estro de la Monda Banko. 4 parlamentanoj el diversaj partioj jam subskribis komunan petskribon, apelaciante, ke diversaj membrolandoj de Eŭropa Unio ne subtenu la nomumon al Paul Wolfowitz. Ili opinias, ke Paul Wolfowitz estas "aganta konsulo de Usono", sed ne adekvata kandidato por la estreco de la Monda Banko.

En Eŭropo ekzistas malsamaj opinioj pri la nomumo al Paul Wolfowitz, tamen Eŭropa Unio probable ne definitive oponos kontraŭ la enoficiĝo de Paul Wolfowitz kiel estro de la Monda Banko.

Iu oficisto de Luksemburgio, la deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio, malkaŝis antaŭtage, ke en la pinta kunveno de Eŭropa Unio okazonta en la 22-a kaj 23-a de marto en Bruselo, financaj ministroj de Eŭropa Unio diskutos pri la kandidato de la estro de la Monda Banko.