|
|
(GMT+08:00)
2005-03-23 11:51:59
|
|
Ĉina scienc-teknika rondo subtenas "Kontraŭ-Secesia Leĝo"
cri
La 22-an de marto en Pekino, sciencistoj kaj teknikistoj de Ĉinio aranĝis kunsidon pri "Konstraŭ-Secesia Leĝo" kaj reunuigo de la ŝtato. La ĉeestantoj esprimis, ke la leĝo enkorpigas la volon de la ĉina popolo por protekti la unuecon kaj teritorian integrecon de la ŝtato. Ĝin firme subtenas la scienc-teknika rondo. Ili montris, ke en la mondo estas nur unu Ĉinio, Taiwan de antikvece estas parto de Ĉinio. La leĝo estas ellaborita ĝuste laŭ tiu ĉi baza fakto kaj laŭ la principo, ke la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco estas nedisigeblaj. La leĝo estas leĝo bremsanta splitadon al la ŝtato fare de secesiaj fortoj de sendependigo de Taiwan, akcelanta la pacan reunuigon, protektanta pacon kaj stabilecon en la regiono de la markolo Taiwan kaj protektanta la suverenecon kaj teritorian integrecon de la ŝtato. La ĉeestantoj esprimis, ke ili pluapaŝe disvolvos la avantaĝon de la scienc-teknika rondo, aktive antaŭenpuŝos sciencteknikajn interfluojn kaj kunlaborojn inter la du bordoj de la markolo kaj klopodos por fari ankoraŭ pli grandan kontribuon al la paca reunuigo de la patrolando.
|
|
|