|
|
(GMT+08:00)
2005-03-23 11:57:05
|
|
Ĉinaj diverslokaj popolanoj firme subtenas "Kontraŭ-Secesia Leĝo"
cri
En la lastaj tagoj, popolanoj en la provincoj Hunan, Sichuan, Jilin kaj aliaj lokoj de Ĉinio esprimis, ke ili firme subtenas la "Kontraŭ-Secesia Leĝo". Ili opinias, ke la leĝo estas leĝo protektanta pacon kaj stabilecon en la regiono de la markolo Taiwan, akcelanta pacan reunuigon de la patrolando kaj akcelanta prosperon kaj potenciĝon de la ĉina nacio. Eksa vicprezidanto de la Amikeca Ligo de Taiwan-aj Samlandanoj en Hunan sinjoro Peng Yi, 76-jaraĝa, diris, ke la leĝo konformas al la volo de la ĉinaj gefiloj, inkluzive de samlandanoj en Taiwan. La ĉeftero kaj Taiwan ambaŭ apartenas al unu Ĉinio. Paca reunuigo ne signifas, ke unu flanko aneksos la alian flankon. La popolanoj en la insulo devas detale studi tiun ĉi leĝon kaj koni la veran intencon de la leĝo. Direktoro de Jiadeng-a Filantropia Lernejo de la provinco Sichuan sinjoro Jiadeng Luorongxiangba diris, ke la tutalanda popolo esperas pli frue solvi la problemon de Taiwan kaj realigi la plenan reunuigon de la ŝtato. La leĝo spegulas la voĉon de la tutlanda popolo, reprezentas la interesojn de la 1,3 miliardoj da ĉinoj, ni firme ĝin subtenas.
|
|
|