• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-23 14:53:34    
Komitatanoj parolis pri situacio kaj preventado de aidoso en Ĉinio

cri
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao en sia raporto pri registara laboro de 2005 diris, "La ĉina registaro devas plifortigi preventadon de gravaj infektaj malsanoj, serioze efektivigi diversajn preventadajn, kuracadajn kaj prizorgajn rimedojn kaj senŝanceliĝe haltigi propagadon de aidoso." En ĵus finiĝinta jara sesio de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK en Pekino, preventado kaj kuracado de aidoso vekis altan atenton de la komitatanoj, kiuj sinsekve prezentis sian proponon por kuraci aidosulojn kaj preventi propagadon.

Koncerne nunan staton de aidosa propagado en Ĉinio, komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj ĉefspecialisto de la ĉina Regada Centro de Malsanoj sinjoro Shao Yiming prezentis, "Ekde la posta periodo de la 90-aj jaroj propagado de aidoso iris en la stadion de la rapida kreskado en Ĉinio kaj nun ankoraŭ troviĝas en tiu stadio. Laŭ multaj enketoj kaj esploradoj pri epidemiologio kaj donitaĵoj inspekte akiritaj, en Ĉinio estas pli ol 800 miloj da aidosaj infektitoj kaj aidosuloj."

Nun oni trovis aidosajn kazojn en 31 provincoj, municipoj kaj regionoj de Ĉinio. En la provincoj Yunnan kaj Henan kaj la regiono Xinjiang la problemo estas plej serioza. Komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK sinjoro Yin Dakui iam servis kiel vicministro pri higieno. Ĝuste en lia serva periodo, epidemia situacio de aidoso grandskale eksplodis en la provinco Henan. Kiel vicministro pri higieno li persone veturis al la provinco Henan kaj inspektis lokan epidemian situacion. Li diris, "La provinco Henan estas loko, kie aidoso plej multe propagiĝis kaŭze de kolektaĉado de plasmo en la komenco de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento.

Yin Dakui diris al raportisto, ke tiam en la provinco Henan tre seriozis neleĝa kolektado de plasmo. Kolektantoj funkciis ne laŭ normala procedo, tio kaŭzis infektiĝon de multaj homoj dum sangeltirado. Diference al la provinco Henan, en la provinco Yunnan kaj la regiono Xinjiang aidoso propagiĝis ĉefe pro uzado de narkotaĵo. Komitatano el Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono sinjorino Adalajti diris, "Problemo de aidoso en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas tre serioza pro multaj narkotaĵo-uzantoj kaj la infektitoj estas relative junaj. Nun en iuj lokoj estas multaj vidvinoj kaj orfoj."

Alfronte seriozan situacion de aidosa propagado en la tuta lando, la ĉina registaro donas altan atenton. La Ŝtata Konsilantaro speciale fondis Kunaranĝan Komisionon pri Aidoso. Monrimedoj por preventado kaj kuracado de aidoso pliiĝis de la antaŭaj kelkcent miloj ĝis 800 milionoj da juanoj de renminbi. La ŝtato ankaŭ tutforte kulturas talentajn medicinajn laborantojn por preventi kaj kuraci aidoson.

En la ĉina tradicia Printempa Festo de la kuranta jaro ĉefministro Wen Jiabao veturis al la vilaĝo Shangcai de Henan-provinco, akomanate de Yin Dakui, vizitis tieajn aidosulojn kaj alportis al ili prizorgon de la ŝtato. Rememorante tiun sperton, Yin Dakui emociiĝe diris, "En la plej grava festo de nia lando ĉefministro Wen Jiabao vizitis aidosulajn familiojn kaj donis konsolon, forlasinte sian ferian tempon. Kvankam la restado ne estis longa, tamen ni trovis "porpopolan" politikon de la partio kaj la registaro."