• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-23 15:23:57    
Li senĉese batalas kontraŭ aidoso (foto)

cri

Antaŭ nelonge okazis en Pekino la tria sesio de la deka Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Pli ol 2 000 komitatanoj el diversaj landoj de Ĉinio ĉeestis al la sesio. Ili varme prezentis opiniojn kaj proponojn por la ekonomia kaj socia disvolvo de Ĉinio. Profesoro Shao Yiming, specialisto pri aidoso, estas unu el ili.

Profesoro Shao Yiming havas 48 jarojn. Li sin okupis kiel konsilanto de la Monda Higiena Organizo pri la tutmonda projekto kontraŭ aidoso, nun estas la unua specialisto de la Preventa kaj Rega Centro de Venera Malsano kaj Aidoso sub la Ĉina Preventa kaj Rega Centro de Malsanoj. Ĝis nun li publikigis plurajn disertaĵojn pri aidoso kaj gajnis pluraj premiojn en kaj ekster Ĉinio. En 2003 li estis elektita kiel membro de la deka Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En la sekvaj du jaroj li prezidis aŭ partoprenis en elmetado de proksimume 30 projektoj rilataj al la ĉinaj kuracaj kaj higienaj problemoj, precipe la problemo de aidoso. Unu el lia propono elmetita en 2003, nome la registaro devas asigni pli multe da monsumo por esplorado de aidoso, ricevis altan atenton de la centra registaro. En unu jaro la registaro jam pliigis la asignon de malpli ol miliono da juanoj de Renminbi al pli ol 20 milionoj, kaj la esploristoj multiĝis de unu aŭ du grupoj al nunaj dekoj da grupoj.

Kiel gvidanto de la ĉina esplorado pri aidoso, profesoro Shao Yiming sendube ege zorgas pri la cirkulado de la malsano en Ĉinio. Li diris ke pasis jam 7-8 jaroj ekde kiam aidoso rapide cirkulis en Ĉinio en la posta periodo de 90-aj jaroj, nun la malsano ankoraŭ sin trovas en altrapida cirkulado. Laŭ enketaj donitaĵoj estas proksimume pli ol 800 000 aidosaj infektitoj kaj malsanuloj en Ĉinio.

Ekde 1985 profesoro Shao Yiming partoprenis en la diagnozo pri la unua aidosa kazo de Ĉinio, poste li seninterrompe esploras pri la malsano kaj akiris rimarkindajn atingojn. Laŭ li nun mankas la efika kuraca rimedo kontraŭ la malsano, tial la registaro devas senprokraste ellabori politikon por preventi kaj kuraci la malsanon, plifortigi propagandon kaj edukadon pri la malsano kaj preni intervenan rimedon por la infektiĝemaj homoj.

Li diris ke en la lastaj jaroj la ĉina registaro plifortigis la preventon kaj kuracadon kontraŭ aidoso, ellaboris serion da politikoj kaj rimedoj kaj pliintensigis la superregadon, tiel ke plej multe da malsanuloj ricevis kuracadon. La cirkula rapideco de la malsano malpliiĝas.

En la antaŭnelonge okazigita tria sesio de la deka Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco komitatano Shao Yiming elmetis du projektojn pri aidoso. En unu projekto li proponis fondi ĉinan junan volontulan teamon por kunigi iliajn fortojn al prevento kaj kuracado de la malsano. En la alia projekto li apelaciis al la registaro protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de aidos-malsanuloj kaj aidos-infektitoj, por ke ili iniciative akceptu la preventan kaj kuracan rimedojn kontraŭ la malsano en la cirkonstanco de sendiskriminacio.

Laŭ profesoro Shao Yiming la prevento kaj kuracado de aidoso estas unu el la laboroj por konstrui la harmonian socion. Aidosuloj estas malfortaj homoj en la socio, bone protekti ilin akcelos la harmonion de la tuta socio.