• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-23 16:38:41    
Diversaj landoj aktive reagis al plano de Annan por revigligi Unuiĝintajn Naciojn

cri

La 21-an de marto ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan prezentis al la 59-a ĝenerala asembleo raporton pri reformado celanta revigligi Unuiĝintajn Naciojn. La raporto vekis fortan eĥon en la mondo. Plejparto de la landoj esprimis subtenadon al la plano de reformado elmetita de Kofi Annan, tamen pluraj landoj havas disputojn pri nemalmultaj gravaj problemoj menciitaj en la raporto.

Multaj landoj opinias, ke nun la internacia medio, en kiu troviĝas Unuiĝintaj Nacioj, estas tute malsama al tiu antaŭ 60 jaroj. Tial la reformado en Unuiĝintaj Nacioj estas tute necesa. Precipe dum la lastaj jaroj la famo de Unuiĝintaj Nacioj estis damaĝita pro la iraka milito, la koruptiĝa kazo de la plano "per petrolo por manĝaĵo" kaj aliaj negativaj eventoj. La praktikado de reformado en Unuiĝintaj Nacioj do havas gravajn signifojn por revigligi la aŭtoritatecon de Unuiĝintaj Nacioj.

De la ĝisnunaj reagoj oni vidas, ke la internacia socio ĝenerale tenas aproban sintenon al la raporto. Usono, Britio, Kanado, Rusio, Francio, Germanio kaj aliaj landoj donis pozitivan taksadon al la raporto kaj esprimis, ke ili subtenas Unuiĝintajn Naciojn aŭ kunagados kun Unuiĝintaj Nacioj en praktikado de la plano de reformado. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj Liu Jianchao esprimis, ke Ĉinio aplaŭdas la klopodadon de Kofi Annan por antaŭenpuŝi plurflankismon kaj demokratiigon de la internaciaj rilatoj kaj serioze studas la raporton. Ĉinio daŭre tenos kontaktiĝon kaj interkonsiliĝadon kun diversaj flankoj por komune antaŭenpuŝi la procezon de reformado de Unuiĝintaj Nacioj.

Tamen sur kelkaj konkretaj problemoj ankoraŭ ekzistas disputoj, ĉefe pri la plilarĝigo de la Sekureca Konsilio, uzo de armita forto, starigo de Homrajta Konsilio, difinado de terorismo kaj aliaj sentivigaj problemoj.

Rilate al la plilarĝigo de la Sekureca Konsilio, ankoraŭ ekzistas konfliktoj inter la "4-landa alianco por peticii konstantan membrecon" de Brazilo, Germanio, Hindio kaj Japanio kaj la "kaf-klubo", kiu oponas kontraŭ ilia aliĝo al la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio. Tamen la 4 landoj jam ne tiom persistas sur la postulo por havi vetoan rajton. En la 22-a de marto, la 4 landoj ankaŭ publikigis komunan deklaron, esprimante sian subtenadon al la raporto de Kofi Annan.

Rilate la problemon pri uzo de armita forto, la raporto de Kofi Annan emfazas, ke la Sekureca Konsilio ankoraŭ estas la decida institucio. Tamen tiu ĉi propono estas oponata de Usono, kiu de la lastaj jaroj ĉiam distrumpetas pri la strategio por "ataki la unua".

Nuntempe la celoj kaj tagordo de la reformado de Unuiĝintaj Nacioj jam estis difinitaj. Tamen ĉu diversaj membrolandoj povu elimini diverĝojn pri la supremenciitaj problemoj kaj atingu komunan konon, tio decidos, ĉu la raporto estos pasigota en la pinta kunveno de Unuiĝintaj Nacioj okazonta en septembro de la kuranta jaro.