• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-24 10:44:16    
Internacia socio daŭre esprimis subtenon al 'Kontraŭ-Secesia Leĝo'

cri
La 23-an de marto laŭ raporto, en sinsekvaj tagoj la internacia socio daŭre esprimis subtenon al tio, ke Ĉina Tutlanda Popola Kongreso aprobis 'Kontraŭ-Secesian Leĝon.'
La 23-an de marto en alĝeria ĉefurbo Alĝero, ĉeestante al la 17-a pinta konferenco de Ligo de Arabaj Landoj libia gvidanto Muammar al-Qadhafi reasertis, ke Libio subtenas la politikon de unu Ĉinio, subtenas iun ajn agmanieron de la ĉina registaro por protekti la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon kaj firme oponas kontraŭ secesio de Taiwan el Ĉinio.
La 21-an de marto, libana ministro pri eksteraj aferoj Mahamoud Hamoud kaj prezidanto de ekstera komitato de libana parlamento Rafik Shalala esprimis al ĉina ambasadoro al Libano pri la aprobo de 'Kontraŭ-Secesia Leĝo', ke Libano persistas en la starpunkto de unu Ĉinio kaj subtenas la ĉinan klopodadon por realigi pacan reunuigon.
Lastatempe la sudana Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis deklaron dirante, ke la sudana registaro esprimis firman subtenon al tio, ke Ĉinio per paca metodo protektas ŝtatan suverenecon, teritorian integrecon kaj naciajn interesojn.
Lastatempe prezidento kaj ministro pri eksteraj aferoj kaj ŝtataj aferoj de Kotedivoiro Laurent Ghagbo kaj Mamadou Bamba respektive esprimis al ĉina ambasadoro al Kotedivoiro, ke Kotedivoiro reasertis, ke Kotedivoiro subtenas la politikon de unu Ĉinio kaj Taiwan estas la nedispartigebla parto de la ĉina teritorio.