• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-24 16:18:43    
Intertraktado pri irana nuklea problemo eniras ŝlosilan momenton

cri

La 23-an de marto en Parizo, la tri eŭropaj landoj Francio, Germanio kaj Britio restarigis sian intertraktadon kun Irano pri la irana nuklea problemo. Ĉi-foja intertraktado estis la 5-a ekde decembro de la pasinta jaro. Laŭ konigo la intertraktado daŭris 7 horojn, sed la du flankoj ne atingis unuanimecon rilate al iuj gravaj problemoj, tamen decidis, ke ili daŭrigu la intertraktadon en la proksima estonteco.

En ĉi-foja intertraktado, same kiel en la antaŭaj 4-fojaj intertraktadoj, la du flankoj ne akiris rezulton, tamen ĝi estis okazigita post kiam Usono reguligis sian strategion al Irano. Usono proprainiciate proksimigis sian starpunkton al tiu de la 3 landoj de Eŭropa Unio. Antaŭ nelonge Usono ekster ĉies atendo proklamis, ke ĝi ne plu oponas kontraŭ peticio de Irano por aliĝi al la Monda Komerca Organizo, malstreĉos sian limigon pri vendado de pecoj de civilaj aviadiloj al Irano kaj "parolos per unu voĉo kun Eŭropa Unio" rilate tiun ĉi problemon.

Fakte la faro de Usono estas iom kontraŭvola. Usono ĉiam riproĉas, ke Irano provas ekspluati nukleajn armilojn sub la preteksto de paca utiligo de nuklea energio. Tamen ĝi ne havas atestojn. Tio ja embarasas Usonon. Usono bone scias, ke la longtempa necedema starpunkto de Usono al Irano havas nenian efikon. Tio ne nur damaĝos la diplomatian konfidon de Usono en traktado de la problemo de disvastigo de grandskale mortigaj armiloj, sed ankaŭ malhelpos ĝian planon de "granda mezorienta demokratia reformado". Aliflanke, la iraka milito jam embarasis Usonon. Usono jam ne kapablas lanĉi alian militon kun necerteco. Krome, Usono devas zorgi pri la ĵus startigita paca intertraktado inter Palestino kaj Izraelo kaj pri la libana situacio. Pli grave, Usono devas preni realajn agojn por rebonigi siajn rilatojn kun Eŭropo malboniĝintajn pro la iraka milito, tiel ke Usono povu akiri subtenadon de Eŭropa Unio en multaj internaciaj problemoj. Pro ĉio ĉi tio Usono faris la reguligadon al siaj politikoj koncerne al Irano.

Por la 3 eŭropaj landoj Francio, Germanio kaj Britio, kiuj falis en stagnon de la intertraktado kun Irano pri la nuklea problemo, estas nemalbone akcepti la ŝanĝon de la starpunkto de Usono. Ili bone scias, ke ili bezonos helpon de Usono por sukcesigi la intertraktadon.

Eŭropaj amaskomunikiloj opinias, ke la intertraktado pri la irana nuklea problemo eniras ŝlosilan momenton. Tamen de la nunaj diversaj spuroj oni vidas, ke estas granda distanco inter la starpunktoj de Usono, Eŭropa Unio kaj Irano. Oni do malfacile rompos la stagnon.