• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-25 14:55:11    
Kial izraela registaro faris planon pri plivastigo de juda fiksloĝejo

cri

Antaŭ nelonge la izraela registaro ellaboris planon pri plivastigo de juda fiksloĝejo, tio estas, konstrui milojn da loĝdomoj ĉe ambaŭ bordoj de Jordano. Tio vekis fortan reagon de la palestina flanko. En la 24-a de marto, intervidiĝante kun la vizitanta altaranga oficisto de Usono, ĉefdelegito de intertraktado de Palestino Saeb Erekat forte postulis, ke Usono donu premon al Izraelo, por ke ĝi reprenu tiun ĉi planon.

Laŭ difino de la "Vojmapa" plano celanta la mezorientan pacon, Izraelo devas glaciigi la konstruadon de la nunaj judaj fiksloĝejoj kaj malkonstruigi ĉiujn kontraŭleĝajn fiksloĝejojn. Nuntempe la rilatoj inter Palestino kaj Izraelo malstreĉiĝas kaj la internacia socio, inkluzive de Usono, klopodas por restartigi la "Vojmapan" planon. Ĉe tia ŝlosila momento, kial Izraelo subite elmetis la planon por plivastigi judan fiksloĝejon? Kio estas ĝia intenco?

Tiu ĉi plano pri konstruado de juda fiksloĝejo estis sankciita de izraela nacidefenda ministro Shaul Mofaz en la 20-a de marto. Laŭ la plano Izraelo konstruos ĉirkaŭ 3 500 novajn loĝejojn inter la orienta Jerusalemo kaj la grandskala Juda Fiksloĝejo Ma'aleh Adumim 5 kilometrojn ekster Jordano por kunligi la orientan Jerusalemon kaj la grandskalan Judan Fiksloĝejon Ma'aleh Adumim. Tio ne nur helpos Izraelon plifortigi sian regadon super la judaj fiksloĝejoj ĉe la okcidenta bordo de Jordano, sed ankaŭ disigos orientan Jerusalemon de aliaj palestinaj regionoj kaj kreos kondiĉojn por Izraelo fine aneksi orientan Jerusalemon. Krome, tiu ĉi juda fiksloĝejo profundiĝonta en la okcidentan bordon de Jordano dividos la okcidentan bordon de Jordano en du partojn de sudo kaj nordo, tiel ke ĝi detruos la integrecon kaj kontinuecon de la palestina teritorio.

Fakte, tiu ĉi plano ne estas iniciatitaĵo de Ariel Sharon. Antaŭ pli ol 10 jaroj jam naskiĝis tiu ĉi plano. Pro diversaj kialoj la plano ne estis plenumita. En la nuna momento la registaro de Ariel Sharon denove prezentis tiun ĉi planon, ĉefe pro jenaj konsideroj:

Unue, Izraelo celas plenumi la planon antaŭ la restartigo de la paca procezo por altigi sian vetaĵon dum intertraktado. Post la enposteniĝo de la nova gvidanto de Palestino Mahmoud Abbas, la restartigo de la paca procezo jam estas la inklino de la popolanoj. Konsiderante sian grandan mezorientan strategion, ankaŭ Usono plurfoje definitive esprimis, ke ĝi antaŭenpuŝos Palestinon kaj Izraelon restartigi la pacan intertraktadon.

Due, tiu ĉi plano estas prenota kunage kun la plano pri retiriĝo el Gaza Zono. Nun en Izraelo kelkaj ultradekstraj opoziciaj fortoj ankoraŭ rezistas kontraŭ la baldaŭ plenumota plano de solflanka agado. Per tiu ĉi plano pri plivastigo de juda fiksloĝejo ĉe la okcidenta bordo de Jordano, la registaro de Ariel Sharon celas montri al la ultradekstaj fortoj, ke li decidas forlasi Gazan Zonon, tamen Izraelo plifortigos sian regadon super la strategiaj gravaj lokoj ĉe la okcidenta bordo de Jordano, farante tion kiel rekompencon..

Laŭ raporto, tiu ĉi plano pri plivastigo de juda fiksloĝejo ĉe la okcidenta bordo de Jordano ankoraŭ bezonas la finan sankcion de la izraela registaro. Tamen la sinteno de Usono rilate al tio estos ege grava, kiu decidos, ĉu la plano plenumiĝos.