• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-25 14:58:56    
Ĉinio aktive akcelas disvolvon de la regiona ekonomio

cri
Evidenta karaktero de la ĉina ekonomia strukturo estas neekvilibro de la regiona ekonomia disvolvo. Pro tio, ekde praktiko de la reformada kaj malfermada politiko Ĉinio elektis ekonomian politikon de unuec-plana disvolvo kaj laŭpaŝa antaŭenpuŝado, senĉese reguligas la ekonomian strukturon kaj akordigas disvolvon de la regiona ekonomio. En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento ekonomia disvolvo de la orienta marborda regiono de Ĉinio impetis kaj iom post iom formiĝis du ĉefaj ekonomiaj regionoj, la deltoj de Zhujiang-rivero kaj Jangzi-rivero. Komence de 2000 la ĉina registaro decidis praktiki strategion "la okcidenta ekspluatado" kaj donis al koncernaj regionoj favoran politikon kaj subtenon per kapitalo kaj talentuloj, pro tio la okcidenta ekonomio rapide disvolviĝas.

Lasttempe Ĉinio prezentis konsideron pri plifortigo de la ekonomiaj konstruadaj paŝoj en la meza regiono. Antaŭ nelonge en la jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso ĉina ĉefministro Wen Jiabao montris en sia raporto pri la registara laboro, ke la meza regiono devas porti rolon de siaj situa avantaĝo kaj sinteza ekonomia avantaĝo, disvastigi merkaton kaj disvolvi cirkuladon.

La meza regiono kun riĉa riĉfonto kaj facila trafiko devas okupi gravan rolon en la ekonomia kaj socia disvolvo. Fan Qinchen, komitatano de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris, "La meza regiono estas unu el ĉefaj grenaj produktejoj de Ĉinio kaj ludas ŝlosilan rolon en la ĉina grena sekureco. Niaj koncernaj fakoj de ĈPPIK, venintaj el 6 provincoj de la meza regiono, faris grandskalan enketon kaj esploron pri ekonomia disvolvo de la meza regiono, ludas rolon de la komitatano de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj prezentis al la Centra Komitato proponon enlistigi akcelon de ekonomia leviĝo de la meza regiono en la ŝtatan "11-an 5-jaran projekton".

Li Shantong, komitatano kaj teoria specialistino de la ĉina regiona ekonomio, pluapaŝe klarigis neceson pri plifortigo de la ekonomia disvolvo en la meza regiono, laŭ la ĝenerala disvolva tendenco de la ĉina ekonomio. Ŝi diris, "Koncerne aranĝon de la ĉina industrio kaj altiĝon de la tuta konkurencpovo, leviĝo de la meza regiono estas tre grava."

Post 20-jara disvolviĝo la orienta marborda regiono akiris tre grandan atingon. Tamen nun en tiu regiono ter-prezo altiĝas, media kapacito estas detenita de la loka disvolvo kaj altiĝas ankaŭ kosto de laborforto. La orienta regiono alfrontas ŝanĝadon de kreska maniero kaj reguligadon de industria strukturo. Estontece tiu regiono konstruos ĉefe novspecajn entreprenojn, kiuj okupas malgrandan areon, enhavas altan sciencteknikon kaj malmulte konsumas energion, kio bezonos transloki iujn tradiciajn entreprenojn. Laŭ nuna stato, la plej bona celloko de la translokado estas la najbara meza regiono. Leviĝo de la meza regiono estas ŝanco en reguligado de la ĉina industria strukturo. Se la meza regiono efektive kaptos tiun ŝancon, tio havos gravan signifon ne nur por la ekonomia disvolvo en tiu regiono, sed ankaŭ por la konkurecpova plifortigo de la tuta lando.