• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-29 16:32:52    
Korea Respubliko volonte helpos Koreion en eliminado de birda gripo

cri

En la 28-a de marto, la registaro de Korea Respubliko esprimis, ke se Koreio postulos, Korea Respubliko volonte liveros helpojn per medikamento, tekniko kaj ekipaĵo, por elimini la birdan gripon en Koreio. En la 27-a de marto, Koreio unuafoje konfirmis, ke en la teritorio de Koreio troviĝas la birda gripo. Nur unu tagon post tio, la registaro de Korea Respubliko jam faris reagon, kaj tio vekis grandan atenton de la amaskomunikiloj.

Tiu ĉi decido de la registaro de Korea Respubliko estis farita en la speciala kunveno pri la problemo de la birda gripo de Koreio. Ĉeestis al la kunveno ne nur koncernaj respondeculoj de la Ministerio de Agrikulturo kaj Forstumado kaj de la Ministerio de Sanitarado kaj Bonstatigo, sed ankaŭ altarangaj oficistoj de la Ministerio de Unuigaj Aferoj, Ŝtata Informa Agentejo kaj Ŝtata Sekureca Komisiono. Post la kunveno, vicministro pri unuigaj aferoj Rhee Bong-jo diris en la raportista akcepto, ke Korea Respubliko unue plifortigos preventajn rimedojn por bari la encirkuliĝon de birda gripo, kaj samtempe esperas, ke Koreio liveru epidemian staton. Surbaze de tio Korea Respubliko liveros helpon al Koreio kaj aktive kunlaboros kun la Monda Higiena Organizo kaj aliaj internaciaj organizoj, por ke Koreio kiel eble plej frue sin liberigu el la malfacila stato de la birda gripo.

De la fino de 2003 ĝis la antaŭa duono de 2004, ankaŭ en iuj regionoj de Korea Respubliko okazis birda gripo, kiu alportis seriozan baton al la birda bredado. Tiam birda gripo samtempe eksplodis en pluraj landoj de la sudorienta Azio kaj 40 homoj mortis pro infektiĝo. Rememorante tion la popolanoj de Korea Respubliko ankoraŭ maltrankviliĝas eĉ nun. Ĝis nun Korea Respubliko neniam importis birdajn produktojn el Koreio, tamen nun pli kaj pli oftiĝas la personaj kaj varaj interfluoj inter la du flankoj. Laŭ statistiko ĉiutage centoj da civitanoj de Korea Respubliko eniris Koreion, trapasinte la militan dividlinion inter Koreio kaj Korea Respubliko. Nun ankoraŭ ne estas raporto pri homa infektiĝo de birda gripo en Koreio, tamen estas evidente, ke se Korea Respubliko povos kiel eble plej frue starigi kontaktadon kaj kunlaboradon kun Koreio rilate al tiu ĉi problemo, tio kompreneble utilos al la ĝustatempa prenado de efikecaj preventaj rimedoj. Tio ja estas unu el la kialoj, ke Korea Respubliko rapide esprimis sian volontecon helpi Koreion en eliminado de la birda gripo.

Krome, la registaro de Korea Respubliko deziras atingi alian celon per tio. De la fino de julio en la pasinta jaro, kiam la registaro de Korea Respubliko malhelpis popolanojn iri al Koreio por ĉeesti al la celebrado de naskiĝtago de korea eksa gvidanto, la dialogado inter la dulandaj registaroj de Korea Respubliko kaj Koreio en politika, ekonomia, komerca, militafera kaj aliaj kampoj estas en stagnado. Korea Respubliko plurfoje provis rompi tiun ĉi stagnon. Se la du flankoj ĉi-foje glate kunlaboros en la agado por elimini la birdan gripon, tio sendube kreos bonan etoson por restarigi la dialogadon inter la sudo kaj nordo.