• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-29 17:29:28    
La 20-jariĝo de la Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj ĝia 5-a kongreso

cri
Posttagmeze de la 19-a de marto kolektiĝis en la Tianjin-a Fremdlingva Universitato pli ol 60 esperantistoj por celebri la 20-jariĝon de la Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA) kaj ĉeesti la 5-an kongreson de la asocio.
Dum la kongreso la 20-jara historio de TEA estis retrorigardata, la laboro de la kvara konsilantaro -- raportita, la statuto de TEA -- reviziita kaj la nova konsilantaro -- elektita kun Han Zuwu kiel sia prezidanto kaj Song Jingquan kiel sia ĝenerala sekretario. Han Zuwu prezentis la venontan laboron de TEA.
Tan Xiuzhu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj Li Shijun, akademiano de Esperanto, faris gratulparoladojn. Gratulajn leterojn sendis E-organizoj kaj esperantistoj ĉinaj kaj alilandaj.
(Han Zuwu)
Gazetaraj Komunikoj
N-ro 202 (2005-03-23)
UEA FARIĜIS PLI GRANDA EN 2004
La kresko de la membraro de Universala Esperanto-Asocio, kiu komenciĝis en 2003, plifortiĝis en 2004. UEA havis pasintjare entute 18002 individuajn kaj aligitajn membrojn. Tio superas per 1024 la membronombron en 2003 (16978) kaj per 1740 tiun en 2002 (16262). Kompare kun 2003 la tuta membraro pligrandiĝis 6,0% kaj kompare kun 2002 per 10,7%. La nombro de landoj kun UEA-membroj kreskis el 111 en 2003 al 114 en 2004.
Pasintjare kotizis 5854 individuaj membroj, t.e. 140 (2,5%) pli ol en 2003. La distribuo inter la diversaj kategorioj estis (interkrampe la nombro en 2003):
· Membro kun Gvidlibro 403 (375),
· Membro kun Jarlibro 1224 (1197),
· Juna Membro kun Jarlibro 265 (231),
· Membro-Abonanto 2863 (2799),
· Juna Membro-Abonanto 136 (139),
· Dumviva Membro 823 (843),
· Juna Dumviva Membro 25 (23),
· Dumviva Membro kun Jarlibro 33 (26),
· Juna Dumviva Membro kun Jarlibro 10 (6),
· Honora Membro 62 (65),
· Honora Patrono 10 (10).
Francio kaj Germanio tradicie rivalas pri la unua loko laŭ la nombro de individuaj membroj de UEA. Kvankam en Francio tiu nombro pasintjare iom malkreskis kaj en Germanio kreskis, kun 588 membroj Francio ankaŭ pasintjare venkis Germanion, kies nombro estis 558. En 2003 la nombroj estis resp. 601 kaj 549. Aliaj landoj kun pli ol 100 individuaj membroj estis (interkrampe la nombro en 2003): Brazilo 394 (404), Usono 374 (371), Japanio 368 (376), Nederlando 262 (259), Italio 196 (204), Svedio 190 (215), Finnlando 185 (200), Britio 176 (166), Rusio 167 (167), Ĉinio 165 (130), Hispanio 164 (142), Belgio 158 (148), Litovio 112 (44) kaj Svislando 102 (110).
La nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la aliĝintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA, estis 12148. En 2003 ili nombris 11264, tiel ke la kresko estis 884 (7,8%). La landoj kun pli ol 200 aligitaj membroj estis: Ĉinio 1050 (ankaŭ 1050 en 2003), Japanio 1001 (1069), Italio 771 (821), Germanio 649 (682), Vjetnamio 600 (150), Belgio 593 (641), Britio 516 (403), Francio 468 (564), Pollando 450 (100), Brazilo 356 (246), Nederlando 293 (277), Usono 285 (350), Korea Resp. 279 (278), Hispanio 268 (325), Svedio 260 (400), Togolando 250 (250) kaj Kroatio 238 (218).
Ĝojiga estas la kresko de junaj individuaj membroj de UEA, kiuj samtempe konsistigas la individuan membraron de ĝia junulara sekcio TEJO. En la junularaj kategorioj kotizis entute 436 individuaj membroj. Kompare kun 399 en 2003 temas pri kresko de 9,3%. Inter la aligitaj membroj estis 1840 junaj, kio estas iom malpli ol en 2003 (1908). Parto de la junaj aligitaj membroj preterpasis la aĝolimon, sed parte la nombro fluktuas ĉiujare ankaŭ pro tio, ke ne ĉiuj landaj asocioj registras la aĝon de siaj membroj, pro kio raportante al UEA ili taksas la nombron de siaj junaj membroj.
Pozitiva evoluo en 2004 estis ankaŭ la rekresko de la nombro de pagitaj abonoj de la revuo "Esperanto" el 4049 al 4118. Krom 3919 individuaj membroj en la revuaj kategorioj, estis 199 ne-membraj abonantoj (170 en 2003). Post multjara falado ankaŭ la junulara revuo "Kontakto" denove registris kreskon kaj havis en diversaj kotizkategorioj entute 839 pagintajn ricevantojn (828 en 2003).
Laŭlanda membrostatistiko aperas en la aprila numero de la revuo "Esperanto". Kotizpagoj por 2004, kiuj atingas la Centran Oficejon post la pretigo de tiu statistiko, estos inkluzivitaj en la definitivaj oficialaj ciferoj, kiujn oni publikigos en la Estrara Raporto pri la jaro 2004 en la junia numero de "Esperanto".