• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-30 16:27:27    
Ariel Sharon forbalais lastan obstaklon en praktikado de plano de solflanka agado

cri

Vespere de la 29-a de marto, la izraela parlamento aprobis la 2005a-jaran financan budĝeton elmetitan de la registaro de Ariel Sharon, kaj tiel ĉi lasta evitis la krizon de kabineta kolapso. La aprobo al la budĝeto fare de la izraela parlamento forbalais la lastan obstaklon en praktikado de la plano de solflanka agado elmetita de la registaro de Ariel Sharon.

Vespere de tiu tago, la izraela parlamento faris balotadon al la 2005-a-jara financa budĝeto kaj pasigis ĝin per 58 aprobaj, 36 oponaj kaj 1 detena balotiloj. Laŭ koncernaj difinoj de la izraela leĝo, se la financa budĝeto ne estus pasigita de la parlamento antaŭ la 31-a de la kuranta monato, Ariel Sharon devigite demisius kaj oni denove okazigus ĝeneralan elektadon en Izraelo, rezulte de kio ankaŭ la plano de solflanka agado elmetita de la registaro de Ariel Sharon fiaskus. Laŭ la loka publika opinio, la aprobo al la financa budĝeto signifas la kompletan fiaskon de la oponantoj kontraŭ la plano de solflanka agado en la politika konfliktado kun Ariel Sharon. Ili jam tute perdis la eblecon por renversi la fakton en la politika kaj leĝa tavoloj.

De la pasinta jaro, por ke la plano de solflanka agado elmetita de Ariel Sharon pereu je sia ekapero, la oponantoj faris ĉion eblan. Unue ili elmetis la proponon por fari plebisciton pri la plano, provante komplete "enterigi" la planon per komplika leĝa proceduro. Tamen en la 28-a de marto, la izraela parlamento per absoluta majoritato vetois la proponon elmetitan de la oponantoj por fari plebisciton pri la plano. Samtempe kun propono de plebiscito pri la plano de solflanka agado, la oponantoj, precipe tiuj en la interno de la Likuda Bloko, provis malpasigi la 2005a-jaran financan budĝeton, kiu havas ne rektan rilaton kun la plano. Laŭ koncernaj difinoj de la izraela leĝo, se la financa budĝeto ne estus pasigita de la parlamento antaŭ la 31-a de la kuranta monato, Ariel Sharon devigite demisius kaj oni denove okazigus ĝeneralan elektadon en Izraelo, rezulte de kio ankaŭ la plano de solflanka agado elmetita de la registaro de Ariel Sharon fiaskus.

Nuntempe la oponantoj ankoraŭ rezistas. Ili diris, ke en la estonteco ili organizos grandaskalan manifestacion kaj malhelpos la plenumadon de la plano de solflanka agado, eĉ per armita forto. La izraela registaro jam faris anoncon al 8 500 judaj fiksloĝantoj en la Gaza Zono, postulante, ke ili mem retiru sin el la fiksloĝejo antaŭ la fino de julio, kaj promesante, ke la registaro donos al ili relativan kompenson. Laŭ konigo, ĝis nun nur 66 familioj de la fiksloĝantoj atingis interkonsenton kun la registaro pri memvola retiriĝo.

La izraela parlamento vetois la proponon por okazigi plebisciton pri la plano de solflanka agado kaj aprobis la 2005a-jaran financan budĝeton de la registaro de Ariel Sharon. Tamen la plenumado de la plano de solflanka agado ne estos glata.