• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-31 15:28:02    
Kial EU aprobis, ke "projektinto de iraka milito" fariĝu estro de Monda Banko?

cri

La 30-an de marto, Paul Wolfowitz, kandidato por la estreco de la Monda Banko proponita de la usona prezidento Bush kaj reprezentanto de la usonaj "agloj", atingis Bruselon en la 30-a de marto kaj faris interparolon kun Jean-Claude Juncker, ĉefministro de Luksemburgio, la deĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio, kaj financaj ministroj kaj ministroj pri disvolvado de la membrolandoj de Eŭropa Unio. En la gazetara konferenco okazigita post la interparolo, Jean-Claude Juncker esprimis, ke eŭropaj landoj sebtenos Paul Wolfowitz fariĝi estro de la Monda Banko.

Paul Wolfowitz vizitis Bruselon laŭ invito de la Eŭrop-Unia Komisiono, antaŭ ol la plenuma direktoraro de la Monda Banko faros balotadon pri la nomumo de Paul Wolfowitz kiel prezidanto de la Monda Banko en la 31-a de marto. Ĉi-foja vizito de Paul Wolfowitz estas ŝlosila, celante nuligi dubojn de Eŭropa Unio, kaj ankaŭ la lasta "vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno" fare de Eŭropa Unio al Paul Wolfowitz. Kiel la nuna vicsekretario pri nacidefendo, Paul Wolfowitz estas rigardata kiel unu el la iniciatintoj de la iraka milito lanĉita de Usono. Pro tio iuj homoj titolis lin "projektinto de la iraka milito". Li samtempe estas aktiva antaŭenpuŝanto de la usona politiko de "solflankismo". En la 16-a de marto, usona prezidento Bush proponis, ke Paul Wolfowitz kandidatiĝu por la estreco de la Monda Banko, kio vekis kritikadon de kelkaj eŭropaj landoj kaj internaciaj organizoj pri helpado. Ili opinias, ke Paul Wolfowitz ne estas specialisto por solvi la problemon de malriĉeco, nek havas spertojn por akceli la internacian ekonomian kaj komercan disvolviĝadon. Pli multaj homoj maltrankviliĝas, ke Paul Wolfowitz, per siaj "aglaj" agmanieroj, prenos la Mondan Bankon kiel ilon de la usonaj diplomatiaj politikoj.

Antaŭ sia vizito al Eŭropo Paul Wolfowitz diris al amaskomunikiloj, ke li certe ne trudos la politikojn de la usona registaro al la Monda Banko. Li agnoskis, ke lia kandidatiĝo por la estreco de la Monda Banko vekis disputadon, tamen li esprimis sian esperon, ke oni konu lian veran komprenon pri la misioj en la Monda Banko. Post sia interparolo kun oficistoj de Eŭropa Unio, Paul Wolfowitz esprimis, ke li profunde kredas, ke estas nobla misio de la Monda Banko por helpi homojn liberigi sin el malriĉeco.

Analizistoj opinias, ke landoj de Eŭropa Unio subtenas, ke Wolfowitz prenu estrecon de Monda Banko, ne pro tio, ke li sin montras modesta, sed pro tio, ke Eŭropa Unio ne deziras kaŭzi malagrablaĵon al la rilatoj inter la du bordoj de la Atlantiko. En la gazetara konferenco okazigita post la interparolo, Jean-Claude Juncker esprimis sian esperon, ke tiu ĉi interparolo prenigos al la nova estro de la Monda Banko la jarmilan disvolvan celon de Unuiĝintaj Nacioj kiel la bazon de liaj laboroj. Eŭropo ankaŭ esperas havi "plibonan reprezentantecon" en la direktoraro de la Monda Banko.

Krome, Eŭropa Unio ankaŭ esperas per tio akiri subtenon de Usono pri tio, ke la eksa komerca delegito de la Eŭrop-Unia Komisiono Pascal Lamy kandidatiĝu por la posteno de ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo.