• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-01 16:52:41    
Mahmoud Abbas alfrontas defiadon de palestinaj radikalaj armitaj fortoj

cri

Vespere de la 30-a de marto, iuj palestinaj armitoj faris pafadon al la rezidejo de Mahmoud Abbas, prezidanto de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio, en Ramallah ĉe la okcidenta bordo de Jordano. Matene de la 31-a, iuj armitoj refoje faris konfliktadon kun palestinaj policanoj en iu ekzamenejo ekster la urbo Tul Karm ĉe la okcidenta bordo de Jordano. Analizistoj opinias, ke koncernaj eventoj montras, ke Mahmoud Abbas alfrontas seriozan defion en efika regado de palestinaj radikalaj armitaj fortoj kaj restarigado de la leĝa sistemo kaj socia ordo en la palestina aŭtonoma regiono.

Laŭ raporto, tiuj palestinaj armitoj, kiuj faris atakon al Mahmoud Abbas, apartenas al la milita sekto al-Aqsa Martira Brigado sub la palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah). Post la forpaso de Yasser Arafat, Mahmoud Abbas permesas al ili daŭre sin kaŝi en la rezidejo por eviti la persekutadon de Izraelo. En februaro de la kuranta jaro, Mahmoud Abbas kaj Ariel Sharon atingis armistican interkonsenton en Egiptio. Izraelo konsentis, ke se la palestinaj armitoj demetos armilojn kaj promesos, ke ili ne plu faros atakon al izraelaj celoj, Izraelo do ĉesigos sian persekutadon al ili. Antaŭ kelkaj tagoj palestina sekureca oficisto faris intertraktadon kun partaj armitoj de al-Aqsa Martira Brigado kaj postulis, ke 6 armitoj el ili forlasu la rezidejon. Laŭ la palestina sekureca oficisto, tiuj 6 homoj envolviĝis en forkapta, ĉantaĝa kaj murda aktivadoj. Pro tio ili aŭ demetu la armilojn, aŭ tuj forlasu la rezidejon. Iuj membroj de al-Aqsa Martira Brigado esprimis fortan malkontenton pri tio. Tiel ĉirkaŭ 15 membroj de al-Aqsa Martira Brigado faris pafadon al la rezidejo de Mahmoud Abbas. Tiam ĉi lasta ja estis en la rezidejo, sed ne ricevis ian ajn damaĝon. Post la okazo de la evento, Mahmoud Abbas portempe forlasis la rezidejon, sed tuj revenis. Post interkonsiliĝado kun respondeculo de la sekureca departemento, Mahmoud Abbas ordonis sendi pli da trupanoj al Ramallah por plifortigi sekurigan administradon. Eĉ se tiel, matene de la 31-a, iuj armitoj ankoraŭ faris konfliktadon kun palestinaj policanoj en iu ekzamenejo ekster la urbo Tul Karm ĉe la okcidenta bordo de Jordano. Ili sturmis al la ekzamenejo kaj forbruligis tendojn de la palestinaj sekurecaj oficistoj.

Tiuj ĉi du eventoj montras, ke pli kaj pli evidentiĝas la konfliktoj inter la palestina Nacia Leĝdona Konsilio kaj la radikalaj armitaj fortoj. Laŭ raporto, antaŭ kelkaj tagoj en iu kunveno de Fatah okazigita en Gaza, Mahmoud Abbas esprimis sian fortan malkontenton al tiuj Fatah-oficistoj, kiuj provas malhelpi reformadon. Li minacis, ke se la interno de Fatah ne plu subtenas liajn reformadajn rimedojn, li nuligos sian baldaŭan viziton al Usono, kaj eĉ demisios de sia prezidanteco. El tio oni povas konstati, ke Mahmoud Abbas devas forigi multajn obstaklojn por protekti la sekurecan situacion en Palestino kaj restarigi la aŭtoritatecon de la palestina Nacia Leĝdona Konsilio.