• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-04 17:32:41    
Evoluantaj landoj apelacias, ke internacia socio akceptu ekonomian, socian kaj kulturan rajtojn

cri

En la lastaj tagoj en la 61-a sesio de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj okazinta en Ĝenevo, delegitoj de evoluantaj landoj faris parolojn unu post alia pri la temo de ekonomia, socia kaj kultura rajtoj. Ili montris, ke la ekonomia, socia kaj kultura rajtoj estas grava bazo de ĉiuj homaj rajtoj. Tamen ekzistas granda diferenco inter realeco kaj idealo. Tiaj rajtoj ankoraŭ ne estas akceptitaj kiel bazaj homaj rajtoj en la tuta mondo. Multaj landoj, precipe evoluantaj landoj, renkontas multajn obstaklojn en realigado de tiuj ekonomia, socia kaj kultura rajtoj. Ĉi-flanke la internacia socio havas pezan taskon por plenumi kaj longan vojon por iri.

La Viena Deklaracio kaj Agada Programo pri homaj rajtoj definitive montras, ke "ĉiuj homaj rajtoj estas ĝeneralaj, nedisigeblaj, reciproke dependaj kaj reciproke rilataj". La ekonomia, socia kaj kultura rajtoj kaj la civitanaj politikaj rajtoj estas bazo unu por la alia kaj akcelas unu la alian. Egipta delegito Alaa W, Roushdy kaj alĝeria delegito Ali Drouiche montris, ke la rilatoj inter la ekonomia, socia kaj kultura rajtoj kaj la civitanaj politikaj rajtoj estas ege klaraj, tamen de longa tempo tiuj antaŭaj rajtoj ĉiam estas ignorataj kaj diskriminaciataj. Sud-afrika delegito s-ino Glaudine Mtshali opinias, ke la ekonomia, socia kaj kultura rajtoj ĉiam estas "malriĉaj parencoj" de diversaj homaj rajtoj. Indonezia delegito Muhammad Anshor emfazis, ke la ekonomia, socia kaj kultura rajtoj estas la bazaj homrajtoj kaj premiso por realigi la civitanajn politikajn rajtojn. Niĝeria delegito Joseph U. Ayalogu esprimis, ke la rajto por ĝui ekonomiajn fruktojn kaj la rajto por ĝui la progresadon de la socio kaj kulturo koncernas al la esenco de la ekzistado de la homaro kaj estas grava fonto de homaj rajtoj.

Hinda delegito Hardeep Singh Puri montris, ke nur post la realigo de la ekonomia, socia kaj kultura rajtoj, la homaro povas paroli pri la plej baza digno. Kuba delegito s-ino Claudia Perez Al Varez diris, ke se iu ne havus sufiĉajn manĝaĵojn, vestojn, nek havus puran trinkakvon, nek povus legi, skribi, labori, nek havus medicinan asekuron kaj socian garantion, li do ne povus aktive partopreni en la politika vivo de la ŝtato kaj doni ian ajn influon al disvolviĝo de diversaj aferoj. Meksikia delegito Luis Javier Campuzano faris parolon en la nomo de ĉiuj latin-amerikaj kaj karibaj landoj, ke malriĉeco, analfabeteco, malalta salajro kaj similaj estas atencoj al la ekonomia, socia kaj kultura rajtoj.