• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-04-05 16:33:40    
Mastra rolo de Afganio en rekonstruado devas esti respektata

cri

La 4-an de aprilo en la afgana ĉefurbo Kabulo inaŭguriĝis la 3-taga 3-a "Afgana Disvolva Forumo". Laŭ la publika opinio, en la pasintaj kelkaj jaroj la rekonstruado en Afganio akiris certajn atingojn, tamen ankoraŭ alfrontas multajn malfacilojn. Por konkeri tiujn malfacilojn la internacia socio devas plenumi sian promeson, daŭre liveri helpon al Afganio, kaj, krome, respekti la memdecidan rajton de Afganio en la procezo de rekonstruado. Nur tiel la rekonstruado en Afganio sane kaj rapide disvolviĝos kaj akiros pli grandajn fruktojn.

"Afgana Disvolva Forumo" estas organizita de la afgana registaro kaj okazas ĉiujare ekde la jaro 2003. La forumo ĉefe diskutas pri la postmilita ekonomia rekonstruado en Afganio. Afganaj prezidento Hamid Karzai, ministro pri eksteraj aferoj Abdullah Abdullah kaj reprezentantoj de dekoj da helpdonaj landoj kaj internaciaj organizoj ĉeestis al la inaŭguro de ĉi-foja forumo. Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing faris parolon en la inaŭguro, esprimante, ke Ĉinio subtenas Afganion aktive disvolvi sian ekonomion. Li ankaŭ emfazis, ke la internacia socio havas komunajn respondecojn kaj devojn por subteni kaj helpi Afganion en ĝia rekonstruado.

La ĉeftemo de ĉi-foja forumo estas "Plirapidigo de Ekonomia Disvolvo", kiu reflektas ne nur la progresojn gajnitajn de la afgana registaro en la rekonstruado de paco kaj ekonomio post la milito, sed ankaŭ la decidon de la afgana registaro en transpreno de la gravita punkto de rekonstruaj laboroj. En la forumo okazinta en Berlino en la pasinta jaro, la internacia socio jam promesis liveri 8,3 miliardojn da usonaj dolaroj al Afganio en la sekvaj 2 aŭ 3 jaroj, pro tio, la ĉi-jara forumo pli atentos pri la reordigado de la afgana rekonstruada strategio.

En la lastaj jaroj, sub la helpado de la internacia socio, la rekonstruaj laboroj en Afganio akiris rimarkindajn atingojn. Unue, en decembro de 2001 fondiĝis la provizora registaro de Afganio, kaj en junio de 2002 en la Jirga-konferenco oni elektis la afganan islaman transiran registaron. Post 3-jara klopodado, en la fino de la pasinta jaro, Afganio sukcese okazigis la unuafojan prezidentan elektadon kaj Hamid Karzai gajnis la venkon en la elektado, fariĝis prezidento de Afganio kaj fondis la afganan registaron. Tio estas grava afero en la afgana postmilita politika rekonstruado kaj demokratia konstruado. Due, por la paco kaj stabileco de la ŝtato kaj por protekti kaj plifortigi la aŭtoritatecon de la centra regpotenco, la afgana registaro entreprenis agadon en la tuta lando por nuligi la lokajn armitajn fortojn, plenumis justican rekonstruadon en partaj regionoj kaj establis ŝtatan armeon de Afganio. Krome, en la ekonomia rekonstruado kaj plibonigo de la popola vivo, Afganio akiris ĝojindajn progresojn.

Post la militado dum pli ol 20 jaroj, Afganio nun troviĝas en la ŝlosila momento. Estas ege penigaj taskoj antaŭ la nova registaro de Afganio. Por antaŭenpuŝi la rekonstruadon kaj disvolviĝon de Afganio, la internacia socio devas daŭre liberi subtenon kaj helpon kaj respekti la memdecidan rajton de Afganio, por ke la afganaj registaro kaj popolo ludu sian mastran rolon en la rekonstruada procezo.